Stanisław Ruziewicz

Stanisław Ruziewicz (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1889 en Kolomeo, mortis la 12-an de julio 1941) – pola matematikisto. Disĉiplo de Wacław Sierpiński.

Stanisław Ruziewicz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1889 (1889-08-29)
en Kolomeo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 12-an de julio 1941 (1941-07-12) (51-jaraĝa)
en Lvivo,  Ĉefgubernio
Mortokialo Masakro de Lvovaj Profesoroj
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Lviva Universitato
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
Verkoj Ruziewicz problem
vdr

Vivo redakti

Profesoro de Lviva Politekniko kaj Lviva Universitato, kaj la lasta antaŭ eksplodo de la dua mondmilito rektoro de Akademio pri Eksterlanda Komerco (de 1939). En la jaroj 1932/1933 estis dekano de Matematika-Naturscienca Fakultato de Universitato je la nomo al Johano la 2-a Kazimiro. Kunfondinto de Lvova Skolo Matematika. Liaj laboraĵoj koncernis aroteorion kaj reelajn funkciojn. Li estis honora apoganto de studenta korporacio Aragonia. Post anekso de Lvovo fare de Sovetunio – plu restis ĝis somero 1941 profesoro kaj ĉe la rusa rektoro – vicrektoro de Lvova Ŝtata Instituto de Soveta Komerco. Arestita de Gestapo la 11-an de julio 1941 sekvantan tagon verŝajne murdita per pafmortigo fare de germanoj kadre de la Masakro de Lvovaj Profesoroj. Precizajn cirkonstancojn de la morto oni neniam klarigis.

Bibliografio redakti