Stanisław Szczuka

Stanisław Szczuka (naskiĝis la 25-an de novembro 1928 en Varsovio, mortis la 20-an de aprilo 2011) – pola advokato, defendanto en politikaj procesoj en Pola Popola Respubliko. Kunlaboranto de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR.

Stanisław Szczuka
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1928 (1928-11-25)
en Varsovio
Morto 20-an de aprilo 2011 (2011-04-20) (82-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Familio
Infano Kazimiera Szczuka
Okupo
Okupo advokato
vdr

Vivo redakti

En 1952 li finis juron ĉe la Jura Fakultato de Varsovia Universitato. En la jaroj 1951–1955 adovakta aplikanto, de 1955 advokato, en la jaroj 1955–1993 membro de la advokata skipo n-ro 25 en Varsovio, poste gvidanta individuan kancelarion.

En 1956 li gvidis aferon pri rehonorigo de la gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, kondamnitaj en stalinismaj procesoj. Li estis defendanto aŭ prokuristo de damaĝitoj en multaj politikaj procesoj, interalie de

Li estis, kune kun Jan Olszewski, Antoni Pajdak kaj Wojciech Ziembiński, kunaŭtoro kaj subskribinto de la Letero de 14, en kiu polaj juristoj kaj sciencistoj protestis kontraŭ drastaj reprezalioj aplikataj al partoprenantoj de la eventoj en junio 1976, kaj ankaŭ kontraŭ enskribo en la Konstitucion de Pola Popola Respubliko de la regulo pri sentuŝebleco de alianco kun Sovetunio.

Bofilo de Władysław Winawer.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti