Stanisław Tołpa (naskiĝis la 3-an de novembro 1901 en Ruda Łańcucka, apud Nowa Sarzyna, mortis la 11-an de oktobro 1996 en Vroclavo) – pola botanikisto, profesoro de Agrikultura Akademio en Vroclavo, dum la jaroj 1952-1954 rektoro de la Akademio, spertulo pri torfoj, klasifikinta torfojn en Eŭropo kaj prilaborinta torfaĵon kontraŭ kancero.

Stanisław Tołpa
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1901 (1901-11-03)
en Ruda Łańcucka
Morto 11-an de oktobro 1996 (1996-10-11) (94-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Lviva Universitato
Okupo
Okupo botanikisto • universitata instruisto
vdr
Dosiero:Stanislaw tolpa.jpg
La portreto de la Rektoro de Agrikultura Akademio en Vroclavo Stanisław Tołpa (1952—1954)
La Parko de Stanisław Tołpa en Vroclavo (pli frua Novurba Parko) kiu ricevis lian nomon en la jaro 2005, en ĝi estas la memorŝtono de Stanisław Tołpa, en la fono estas la Arkitektura Fakultato de Vroclava Politrkniko
La Parko de Stanisław Tołpa en Vroclavo (pli frua Novurba Parko) kiu ricevis lian nomon en la jaro 2005, en ĝi estas la memorŝtono de Stanisław Tołpa, en la fono estas la Arkitektura Fakultato de Vroclava Politrkniko
La tomboŝtono de Stanisław Tołpa kaj lia edzino Ida /el la familio Hohenberg/ en Vroclavo, la tombejo de Sankta Spirito, ĉe la strato Bardzka
La memorŝtono de Stanisław Tołpa, en la Parko en Vroclavo (pli frua Novurba Parko) kiu ricevis lian nomon en la jaro 2005

Vivo redakti

En 1920 finis gimnazion en Leżajsk. Unue finis studojn pri teologio, kaj poste ekstudis en matematika-naturscienca fakultato de Universitato en Lvovo je la nomo al Johano la 2-a Kazimiro, kiun finis per doktora disertaĵo pri la torfejo de Ĉarnohora, montaro en Transkarpata provinco. Ĝis 1939 laboris kiel instruisto de biologio en Ŝtata Gimnazio je la nomo al Tadeusz Kościuszko en Kalisz. De 1929 estis kunlaboranto de Fiziografia Komisiono de la Pola Akademio de Scipovoj. En 1939 partoprenis germanan-polan militon, interalie en la batalo de Bzura. Poste estis en militkaptitejo.

Postmilite, en 1945, venis al Vroclavo. Ĉi tie disvolvis sciencan kaj didaktikan agadon. Komence estis dekano de Agrikultura Fakultato de Universitato kaj Politekniko, poste iĝis rektoro de kreita aparta Agrikultura Altlernejo. En 1948 habilitiĝis kaj ricevis titolon de profesoro. De 1967 estis membro de Pola Scienca Akademio.

La tutan sian karieron dediĉis al torfo. Sub lia gvido oni esploris marĉojn kaj torfejojn en Valo de Biebrza (alfluo de Narevo), en Mazurio kaj Lublinio. Kun paso de la tempo li transiris de historio kaj morfologio de torfejoj al kemiaj kaj biologiaj proprecoj de iliaj konsisteroj. Li malkovris kemiajn kombinaĵojn kun aparta biologia aktiveco. Surbaze de liaj esploroj en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento aperis la torfaĵo de Tołpa, medikamento kontraŭ kancero. Li estis unu el kreintoj de la vroclava fako de PAN (Pola Scienca Akademio). Liaj esploroj kontribuis al voĉdono pri protekto de torfaj tavoloj en Pollando.

Post emeritiĝo en 1971, li daŭre laboris pri sia torfaĵo en speciale por li kreita Laborejo de Biologio kaj Biokemio de Torfo ĉe Agrikultura Akademio en Vroclavo. Lia kontraŭkancera preparaĵo ne estis oficiale agnoskita. La patenton transdonis al la universitato. Lia edzino Ida Tołpa el la familio Hohenberg (1912-1999) estis entombigita en ilia komuna tombo de la Tombejo al Sankta Spirito en Vroclavo (vidu la apudan foton).

En 2005 per lia nomo estis nomita Parko en Vroclavo (pli frua Novurba Parko) (vidu la apudan foton) kaj stratoj en la urbo kaj Nowa Sarzyna.

Eksteraj ligiloj redakti