Stanislav Bubeníček

ĉeĥlingva kaj esperantlingva verkisto

Stanislav BUBENÍČEK (1904-1979), en Esperantujo konata kiel Stan Bubenič, estis ĉeĥlingva kaj esperantlingva verkisto.

Stanislav Bubeníček
Persona informo
Aliaj nomoj Stan Bubenič
Naskiĝo 22-an de marto 1904 (1904-03-22)
en Litomyšl
Morto 23-an de decembro 1979 (1979-12-23) (75-jaraĝa)
en Litomyšl
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
vdr

Post perdo de sia advokateco en 1948 li ŝanĝis 16 profesiojn kaj restis kiel trumpetisto en cirko. Post pensiiĝo en 1964 li revenis al Litomyšl, verkis romanon pri sia cirka vivo Kvapík pro lipicány (Galopo por lipicanoj, 1965) kaj konatiĝis kun Karolo Piĉ. Ellerninte Esperanton li tradukis sian romanon al Esperanto (titolita: Sub cirkotuko), kiun en 1988 eldonis en Hago lia plum-amikino Jenny Heetkamp sub iom modifita titolo Sub cirkotendo kaj sub literatura pseŭdonomo Stan Bubeniĉ. Plie li verkis ĉeĥlingvan tekston Zač je v Hradci pardubický perník? (Kiom kostas la spickukoj el Pardubice en Hradec Králové?)