Stanislav Neumann

ĉeĥa aktoro

Stanislav NEUMANN (16-a de julio 190219-a de februaro 1975) estis eminenta ĉeĥa aktoro, al kiu neforgeseble apartenas iom raŭka, kvazaŭ jelp-plena voĉo.

Stanislav Neumann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1902 (1902-07-16)
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 19-an de februaro 1975 (1975-02-19) (72-jaraĝa)
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Stanislav Neumann
Familio
Patro Stanislav Kostka Neumann vd
Patrino Kamilla Neumannová vd
Gefratoj Kamila Značkovská-Neumannová vd
Infanoj Stanislav Neumann vd
Parencoj Olga Neumannová vd
Profesio
Okupo aktoropedagogo vd
Aktiva dum 1927 - 1970
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Same kiel lia patro, poeto Stanislav Kostka Neumann, li havis maltrankvilan karakteron. Lignotabuloj signifantaj la mondon kaj bonodoro de vazelino, pudro kaj ŝminko ravis lin ekde frua junaĝo. Eĉ kiam de komence ŝajnis, ke danke al sia fiziognomio li povas neniel sukcesi kiel aktoro, post vojaĝado kun migrantaj kompanioj kaj post kelkaj mallongaj artistkontraktoj li ekankris en la ĉeĥa plej signifa scenejo kaj li eĉ ricevis ĉi tie ankaŭ grandajn aktorajn rolojn.

Dume en la teatro kaj pli mafrue en radiodisaŭdigo kaj televido li havis eblecon roli ankaŭ grandajn rolojn, la filmo farigis el li, simile kiel el Václav Trégl, karakterizan rolulon de karakterizaj figuretoj, plimulte de hometoj starantaj ie en rando de socio aŭ eĉ ekster ĝi. Sed eĉ spite al malgranda amplekso tiuj ĉi figuretoj movigas per enhavo, ili alportas en ĝin elementon de ridindeco aŭ stranguleco, sed ĉefe de tragikomiko kaj humoro. Agkampo de Neumann estis ŝtelistetoj, perantoj, aktoroj, homoj de diversaj, ofte strangaj profesioj.

En la 30-aj kaj la 40-aj jardekŝanĝoj de la 20-a jarcento filmistoj kelkfoje farigis lin kunulo de alia aktoro Jindřich Plachta (Festotago de kredantoj, Fine solaj, Pelikano havas alibion). Ili aspektis unu apud la alia kiel karikaturo aŭ varianto de Pat kaj Patachon – la longa plilongiĝinta Plachta kaj eta Neumann eminente plenigis (komplementis) unu la alian. Sed aktora duopo ne fariĝis el ili.

Post la milito nenio ŝanĝiĝis en filmo por Stanislav Neumann. Li plu rolis siajn karakterizajn figuretojn, ekz. en Gastejo Ĉe ŝtona tablo. Sed pli malfrue ja ĝisatendis rolojn, en kiuj li povis plene montriĝi. Tio fariĝis fabelaj staturoj. Post naiva reĝo en Fiera princino tio estis per ludkartoj mania diablo Omnimor en Ludado kun diablo, kuiristo en Princino kun ora stelo sur la frunto kaj maljunulo en filmo Dařbuján kaj Pandrhola. Neumann kapablis enpresi al ĉiuj staturoj homan vizaĝon kaj varmigan humoron. Sur scenejo de Nacia Teatro en Prago li agadis ekde la jaro 1927 ĝis sia morto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.