Stanley Kronenberg

Pola fizikisto

Stanley Kronenberg (naskiĝis la 3-an de majo 1927 en Krosno, mortis la 9-an de decembro 2000 en Skillman, Nov-Ĵerzejo) – pola-usona nuklea fizikisto, spertulo pri atoma radiado, filatelisto.

Nuklea fizikisto redakti

Stanley Kronenberg en 1945 kune kun siaj gepatroj Eugenia kaj Ferdynand elmigris al Aŭstrio.

En Universitato de Vieno studis fizikon kaj kemion, kie en 1952 doktoriĝis. De 1953 daŭrigis sciencan laboron en Usono laŭ invito de tiutempa registaro. Li eklaboris en Fort Monmouth en la subŝtato Nov-Ĵerzejo, en Laboratorio de la Nuklea Radiado de Usona Armeo, kun kiu profesie ligiĝis ĝis fino de sia vivo. Li partoprenis en pluraj provaj eksplodoj de atombomboj kaj ankaŭ esploris ĝian influon al la medio. Lia scienca laboro fruktis per pli ol 100 laboraĵoj kaj disertaĵoj, kaj ankaŭ per multe da patentitaj inventoj pri nuklea fiziko kaj atoma radiado, aplikataj ne nur en la armeo, sed ankaŭ en la civila vivo kaj medicino. Pro rezultoj de sia scienca laboro Stanley Kronenberg estis plurfoje distingata de la regopovoj de Usono.

Filatelisto redakti

Stanley Kronenberg estis ankaŭ filatelisto de la pola diasporo. Lia scio kaj esplora laboro kaŭzis, ke en Usono estis unu el la la plej grandaj spertuloj pri la polaj poŝtmarkoj. En filatela gazetaro, ĉefe usona, sed ankaŭ pola kaj germana, publikigis pli ol 150 artikolojn. Krome en lia heredaĵo estas pluraj tradukoj de la polaj artikoloj pri filatelo en la anglan lingvon. En 1967 iĝis spertulo pri polaj poŝtmarkoj de American Philatelic Society Expertizing Society, li ankaŭ estis konsilisto de la redaktaro de la katalogo „Scott”. Li kunlaboris kun Asocio de Polaj Filatelistoj en Usono „Polonus”.

Eksteraj ligiloj redakti