Stará Bělá
Stará Bělá estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. La urba parto situas proksimume 10 km sudoriente de urbocentro de Ostrava. Fluas tra ĝi rojo Starec (devene Bělá). Vivas ĉi tie 3 980 loĝantoj (2021).
Stará Bělá | |||
kvartalo | |||
Stará Bělá
Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Stará Bělá | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Memorindaĵo | Preĝejo de Johano Nepomuka | ||
Rojo | Starec | ||
Situo | Stará Bělá | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 41″ N 18° 14′ 17″ O / 49.76139 °N, 18.23806 °O (mapo) | ||
Areo | 13,9331 km² (1 393,31 ha) | ||
Loĝantaro | 3 980 (2021) | ||
Denseco | 285,65 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1272 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 724 00 | ||
Situo de Stará Bělá enkadre de Ĉeĥio
| |||
Stará Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Stará Bělá | |||
Retpaĝo: www.starabela.cz | |||
Portalo pri Ostrava |
Historio
redaktiMalnova slava vilaĝeto estiĝis verŝajne en duono de la 13-a jarcento, la unuan skriban mencion ni trovos en dokumento de olomouca episkopo Bruno el la jaro 1272. En la jaro 1408 ricevis per feŭdo Bělá-on kaj Výškovice-on Hanuš z Bělé - ĉi tie unuafoje aperas la nomo Stará Bělá (Antiquo Byele). Lasta posedanto de Zábřeh, kies parto estis Výškovice kaj Stará Bělá ekde la jaro 1590, estis olomouca kapitulo, kiu tenis ĝin ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1848. En la jaro 1941 Stará Bělá estis aligita al Moravia Ostrava. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945. En la jaro 1954 la municipo memstariĝis. En 1960 loka parto Cikánka estis aligita al Krmelín kaj loka parto Paseky al Ostrava. Stará Bělá mem fariĝis parto de Ostrava la 1-an de januaro 1975.
La loka paroĥo estas unuafoje skribe menciita en la jaro 1506. Falis en ĝin ankoraŭ municipoj Nová Bělá, Proskovice, Výškovice kaj Krmelín. Výškovice estis ekde la jaro 1966 alparoĥigita al Zábřeh. Devena ligna preĝejeto de sankta Nikolao estis en la jaro 1780 deŝirita kaj anstataŭigita per masonita preĝejo de Johano Nepomuka. Korpuso de hus estis en la municipo konstruita en 1924.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 428 |
1880 | 1 598 |
1890 | 1 738 |
1900 | 1 937 |
1910 | 2 118 |
1921 | 2 138 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 778 |
1950 | 3 190 |
1961 | 2 843 |
1970 | 2 884 |
1980 | 3 013 |
1991 | 2 989 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 233 |
2011 | 3 760 |
2021 | 3 980 |
Memorindaĵoj
redaktiEn la urbocentro proksime de tombejo kaj la eksa senjora korto troviĝas restaĵoj de akva burgaro konstruita de Hanuš z Dětřichovic (Větřkovice ĉe Příbor) ĉirkaŭ la jaro 1408. En 1422 la burgaro estis subigita al senjoroj el Cimburk. Sed la unua skriba mencio pri la burgaro en Stará Bělá estas nur el la jaro 1476.[1] La burgaro estis lastfoje enloĝita de Zuzana Preissová, la vidvino post Ladislav z Kadaně, el Nový Jičín en la unua duono de la 16-a jarcento.[2]
Plua memorigaĵo estas preĝejo de sankta Johano Nepomuka konsekrita en la jaro 1801.