Stará Bystrica (hungare Óbeszterce [Obesterce]) estas vilaĝo en Slovakio.

Stará Bystrica
hungare: Óbeszterce, germane: Altbistritz
municipo
Astronomia horloĝo en Stará Bystrica
Oficiala nomo: Stará Bystrica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Čadca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Kysuce
Montaro Kisucaj Beskidoj
Rivero Bystrica
Situo Stará Bystrica
 - alteco 487 m s. m.
 - koordinatoj 49° 20′ 50″ N 18° 56′ 11″ O / 49.34722 °N, 18.93639 °O / 49.34722; 18.93639 (mapo)
Areo 36,908598 km² (3 690,86 ha)
Loĝantaro 2 755 (31.12.2010)
Denseco 74,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1417
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 023 04
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj CA
NUTS 509477
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Stará Bystrica
Retpaĝo: www.starabystrica.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Stará Bystrica situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Žilina troviĝas je 34 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1417. En 1498 la komunumo iĝis doganprena loko. En 1626 pesto okazis. En 1667 la vilaĝo ricevis rajton aranĝi bazaradon jare po 3. Oni trovis feroercon en la 18-a jarcento, en 1767 ankaŭ la fandoforno ekfunkciis. En 1784 loĝis tie 2264 vilaĝanoj en 390 domoj, en 1828 2751 loĝantoj en 389 domoj. Tiutempe jam gildoj formiĝis por buĉistoj, muelistoj, ŝuistoj kaj potistoj. En 1813 granda inundo okazis, en 1831 pro ĥolero 208 vilaĝanoj mortis. Ekde 1877 la poŝto ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Óbeszterce 2656 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Krásno nad Kysucou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Stará Bystrica 2628 homoj, (2612 slovakoj).

Astronomia horloĝo redakti

Enkadre de rekonstruo de placo estis en la municipo konstruita unu el la plej aĝaj astronomiaj horloĝoj en la mondo, finita en la jaro 2009. Ties aŭtoro estas signifa slovaka skulptisto Viliam Loviška.

Vidindaĵoj redakti