Starkenburg (burgo)

Tiu ĉi artikolo traktas la mezepokan burgon Starkenburg en Heppenheim, Hesio, Germanio. Ekzistas krome administra komunumo Starkenburg en Rejnlando-Palatinato.

La Starkenburg, prononco [Ŝtarknburk], sur viteja monto proksime al la historia centro de la urbo Heppenheim en la federacia lando Hesio de Germanio, estas ruino de mezepoka burgo rande de la mezalta montaro Odenvaldo, en alteco de 295 metroj super la marnivelo. Ĝi apartenas al la regiono Bergstraße [prononco Berkŝtrase] (monta strato), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. Koresponde ankaŭ la rigardo de la ruino okcidente tra la ebenaĵo panorame kaptas lokojn en plurdekkilometra distanco, dum oriente videblas la deklivoj de ne pli ol iuj montoj dense kovritaj per arboj, interalie norde la monto Melibokus (517 m). Laŭ la burgo nomatis kaj nomatas la historia regiono "Starkenburg" en suda Hesio.

Starkenburg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 38′ 46″ N, 8° 38′ 55″ O (mapo)49.6461111111118.6486111111111Koordinatoj: 49° 38′ 46″ N, 8° 38′ 55″ O (mapo)
Starkenburg (Hesio)
Starkenburg (Hesio)
DEC
Starkenburg
Starkenburg
Situo de Starkenburg
Map
Konstruita 1065
Neniigita pli kaj pli disfalis ekde la jaro 1765
Rekonstruita en 1960 kiel junulargastejo
vdr

Ĉe la historia "monta vojo" viciĝas multaj ruinoj de mezepokaj burgoj. La plej bone konservitaj "najbaroj" estas Schloss Auerbach en rekta distanco de 9 kilometroj kaj Schloss Alsbach en distanco de 13 kilometroj norde, respektive Burg Weinheim en distanco de 16 kilometroj kaj Strahlenburg en distanco de 21 kilometroj sude. Inter tiuj tamen troveblas ankoraŭ iuj pliaj ruinoj de historiaj burgoj, kiuj tamen preskaŭ komplete detruiĝis.

Nun la burgo estas junulargastejo.

la burgo en 1850