Stary Sącz
Stary Sącz estas urbo en Malgrandopolio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Stary Sącz en distrikto Nowosądecki.
Stary Sącz | ||
Blazono | ||
Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Starego Sącza | |
Provinco | Malgrandopolio | |
Distrikto | Distrikto Nowosądecki | |
Komunumo | Komunumo Stary Sącz | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Fondita en | 1257 | |
Koordinatoj | 49° 34′ N, 20° 38′ O (mapo)49.562520.636388888889Koordinatoj: 49° 34′ N, 20° 38′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 320 m | |
Areo | 16,56 km² | |
Loĝantaro | 9034 (en 2004) | |
Loĝdenso | 545,5 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 33-340 | |
Telefona antaŭkodo | 18 | |
Aŭtokodo | KNS | |
TERYT | 2121610164 | |
Estro | Marian Adam Cycoń | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Batorego 25 | |
Poŝtkodo de estraro | 33-340 | |
Telefono de estraro | 18 446-02-70 | |
Fakso de estraro | 18 446-02-73 | |
Poŝto de estraro | gmina@stary.sacz.pl | |
Komunuma retejo | http://www.stary.sacz.pl | |

Statuo de Sankta Kinga en la korto de klostro en Stary Sącz
Stary Sącz urbiĝis en la 13-a jarcento. La urbon trapasas sukcena vojo, ĝi estas pilgrimloko de hungaroj kaj poloj.
Internacia kunlaboroRedakti
- Levoča, Slovakio
- Liptovský Mikuláš, Slovakio
- Keszthely, Hungario
- Ĉuhujivo, Ukrainio
Personoj ligitaj kun la urboRedakti
- Jan Duda - profesoro de la AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio en Krakovo
Notindaj loĝantojRedakti
- Sankta Kinga - (1224-1292) el la Árpád-dinastio estis filino de hungara reĝo Béla la 4-a kaj edzino de Boleslavo la 5-a, pola reĝo.
- Józef Tischner - (naskiĝis la 12-an de marto 1931 en Stary Sącz, mortis la 28-an de junio 2000 en Kraków) – pola katolika presbitero kaj filozofo.
- Ada Sari, aŭ ĝuste Jadwiga Szayer - pola opera kantistino, koloratursoprano, aktorino kaj pedagogino.
Ŝi naskiĝis kiel filino de advokato Edward Szayer kaj Franciszka Chylińska. Kiam ŝi estis 3-jara la patro kun la familio translokiĝis al Stary Sącz, kie li malfermis advokatan kancelarion, kaj poste iĝis urbestro, plenumante la funkcion dum 17 jaroj.
Honoraj civitanojRedakti
- Kazimierz Badeni - pola politikisto, juristo, ĉefministro de Aŭstrio dum la jaroj 1895-1897.
- Andrzej Duda - Prezidento de Pollando
La ponto de Sankta Kinga en Stary Sącz
La strato de Sankta Kinga en Stary Sącz