Statero

Statero estas la nomo de diversaj moneroj uzataj dum antikvo. Ĝi estis unu el la plej gravaj grekaj moneroj. La nomo signifas "tiu, kiu pesas" kaj tiel indikas la plej malnovan funkcion de moneroj kiel normigitaj peziloj.

Elektruma triona statero el la 640 a.K. el Lidio

La plej disvastiĝintaj stateromoneroj estas la oraj moneroj de Filipo la 2-a kaj de Aleksandro la Granda de Makedonio.

La greka statero en la antikva monsistemo redakti

1 talanto = 60 minoj
1 mino = 100 drakmoj
1 statero = 2 drakmoj
1 drakmo = 6 oboloj

Famaj stateroj redakti

  • La atika orstatero, plej ofte stampita dum la 5-a jarcento, pezis ĉirkaŭ 8,6 g.
  • La statero de Kizikos, ĉ. 16 g peza estis monero el alojo de oro kaj arĝento.
  • La egina statero estas arĝenta didrachmo, 12,3 g peza.

Bibliografio redakti

  • Tyll Kroha: Münzen sammeln. Ein Handbuch für Sammler und Liebhaber. Klinkhardt & Biermann, Braunschweig 1961, 1968, München 1985 (6.Aufl.). ISBN 3-7814-0249-5