En medicino, statinoj estas klaso de medikamentoj, kiuj malpliigas lipidojn en sango.

Kemia strukturo de lovastatin, la unue malkovrita statino

Priskribo redakti

Statinoj ĝenerale malpliigas lipidojn, speciale kolesterolon, en la sango, kiuj malhelpas ekiĝon de kardiovaskulaj malsanoj.

Oftaj neintencitaj efikoj de statinoj inkluzivas muskolan doloron, pliigitan riskon pri diabeto, kaj nenormalaj kvantoj de hepataj enzimojn en la sango. Pli malofte, statinoj povas kaŭzi pli severajn neintencitajn efikojn, ekzemple muskolan damaĝon.

Listo de statinoj redakti

Jen listo de ofte uzataj statinoj:

  • Atorvastatin
  • Cerivastatin
  • Fluvastatin
  • Lovastatin
  • Mevastatin
  • Pitavastatin
  • Pravastatin
  • Rosuvastatin
  • Simvastatin

Uzoj redakti

Statinoj estas uzataj por antaŭmalhelpi ekiĝon de kardiovaskulaj malsanoj.

Krome, statinoj estas uzataj por homoj jam suferanaj pro kardiovaskulaj malsanoj, por malpliigi la riskon de morto.

Historio redakti

 
Endō Akira

La rolo de kolesterolo pri kardiovaskulaj malsanoj klariĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento, kaj farmaciistoj ekesploris medikamentojn por malpliigi kolesterolon.

En 1971, la japana biokemiisto Endō Akira (japane 遠藤 章, 1933–) trovis la molekulon mevastatin (ML-236B), nature farita de la fungo Penicillium citrinum. Alia grupo en Britio malkovris la saman kemian kombinaĵon el la rilata specio Penicillium brevicompactum, kaj nomis ĝin compactin. Tiu kemiaĵo estis la unue malkovrita statino. Ĝi malpliigis kolesterolon en la sango, sed bedaŭrinde kaŭzis aliajn, severajn efikojn (ekz. muskola degenero, morto) en eksperimentoj al hundoj.

En 1978, teamo en la farmacia firmao Merck malkovris la medikamenton lovastatin (MK803) el la fungo Aspergillus terreus. Merck ekvendis la medikamenton (kiel Mevacor) en 1987.

Post tio, multaj aliaj specoj de statinoj estis malkovritaj kaj ekvenditaj dum la frua 21-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti