Statuo de Espartero

La monumento al la Generalo Espartero de Madrido (Hispanio) troviĝas en la vojrenkontiĝo de la stratoj Alkalao kaj O'Donnell, ĝuste en la limo de la distriktoj Salamanko kaj Retiro, kaj antaŭ la Pordo de Hernani tra kiu alireblas la Parkon Retiro. La monumento reprezentas la politikiston kaj militiston Baldomero Espartero (17931879) surĉevale kaj vestita per militistaj vestaĵoj. Ĝi estis subvenciata laŭ nacia subskribo kaj solene inaŭgurita en la jaro 1886.

Statuo de Espartero
skulptaĵo
Estiĝo 1886
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Adreso C/ O'Donnell
Situo
Geografia situo 40° 25′ 16″ N, 3° 41′ 1″ U (mapo)40.421126-3.683587Koordinatoj: 40° 25′ 16″ N, 3° 41′ 1″ U (mapo)
Statuo de Espartero (Madrido)
Statuo de Espartero (Madrido)
DEC
Statuo de Espartero
Statuo de Espartero
Situo de Statuo de Espartero
Map
Statuo de Espartero
Parto de Paseo del Prado and Buen Retiro, a landscape of Arts and Sciences vd
vdr
Statuo de la Generalo Espartero

Kuriozaĵo redakti

En Madrido ekzistas populara proverbo kiu faras aludon al la statuo kiu diras: "Li havas la kojonojn kiel la ĉevalo de Espartero" aŭ "Vi havas pli grandajn "ovojn" ol la ĉevalo de Espartero" pro la grando de la testikoj de la ĉevalo de la statuo. Ĝi estas uzata alude al la kuraĝeco de iu ajn en malfacila situacio.