Status quo (el la latina: status quo, signifante "la ekzistanta situacio", "situacio en kiu") estas termino derivita de la esprimo uzata en diplomatio latine status quo ante bellum kiu signifas "la situacio kiu ekzistis antaŭ la milito" kaj kutime estas rezervita por postmilitaj situacioj de negocoj kaj traktado. Sed en la parolata lingvo la termino indikas la situacion kian ĝi estis kaj daŭre estas, ĉi tie kaj ĉi tiam. La mezlonga termino "status quo ante" kutime estas uzata por sociaj aferoj, kiel rezisto al socia aŭ religia reformo; kaj ankaŭ tiu de "status quo ante bellum".

Politikaj debatoj ofte supozas, ke ekzistas avantaĝo en konservado de la status quo, ia interna avantaĝo kiu ne estas derivita de la naturo de la status quo, sed de la danĝeroj enecaj en ŝanĝoj, kiaj ajn ili estus. La esprimo "konservi la status quo" estas uzita por priskribi reziston al radikalaj ŝanĝoj en la socia aŭ politika situacio.

Ekzemploj de la uzo de la esprimo troveblas en la daŭrantaj sociaj luktoj aŭ en la pozicio de Tajvano fronte al la postulo de Ĉinio rehavi (revenĝismi) suverenecon super la tajvana insulo.

Politika uzo redakti

Sociaj movadoj foje povas servi kiel ekzemplo kia la status quo povas esti subfosita. En tiaj kazoj, la status quo rilatas al situacio kiu ekzistas ĉirkaŭ speciala temo aŭ al la kultura/socia klimato en specifa socionacio. [1] La status quo foje estas perceptita kiel negativa, plejparte fare de subtenantoj de sociaj movadoj, kaj homoj kiuj volas konservi la status quo estas perceptitaj kontraste al progreso.

Politikistoj foje rilatas al la status quo. Ofte ekzistas politiko de intencita ambigueco kiu nur mencias la status quo prefere ol igas ĝin la oficiala stato. Clark Kerr diris: "La status quo estas la nura solvo kiu ne povas esti vetoita," [2] signifante, ke estas ne eble decidi kontraŭ la status quo, sed devus agi en favoro de ŝanĝo. [3]

Karl Marx konsideris organizitan religion kiel rimedo por la kapitalistoj kaj burĝo por konservi la laboristan klason kontentigita malgraŭ la plejneegala status quo. Ankaŭ la eduka sistemo estis vidita per aliaj kiel rimedo de konservado de la status quo en socio. [4]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. La socia klimato, www.featherpicking.com
  2. Daniel Seymour, Momentum: The Responsibility Paradigm and Virtuous Cycles of Change in Colleges and Universities, Rowman & Littlefield.
  3. Carol O'Connor, Secrets of Great Leaders: 50 Ways to Make a Difference: The 50 Strategies You Need to Inspire and Motivate, Hodder & Stoughton
  4. SOCIOLOGIO DE EDUKADO - WikiEducator, wikieducator.org