Alberta Statuto

(Alidirektita el Statuto Albertino)

La Alberta Statuto, en itala Statuto Albertino, estis la konstitucio kiu Karlo Alberto de Savojo havigis al la Reĝlando Sardio en Italio la 4an de marto 1848. Tiu Statuto poste iĝis la konstitucio de la unigita Itala Reĝlando kaj restis valida, kun ŝanĝoj, ĝis 1948, kvankam, de facto, ĝi estis ege malvalidigita post 1925, kiam la ĉefministro Benito Mussolini ekiĝis diktatoro.

Portreto de Karlo Alberto de Savojo.

La Statuto[1] ekis per establado de Romkatolikismo kiel nura ŝtata religio. Religia libereco estis garantiita por ĉiuj ekzistantaj formoj de adorado, kongrue kun la juro. La Itala Reĝlando estis reprezenta monarkio, kun hereda krono, kongrue kun la Salfranka leĝo, kiu fakte limigis la sukcedon al nur masklaj membroj de la reĝa familio. La leĝofara povo estis plenumita kolektive de la reĝo, la Senato kaj la Ĉambro de Deputitoj. La plenuma povo estis rezervita nur por la reĝo, kiu estis deklarita "sankta kaj neatakebla."

Proklamo de la Alberta Statuto.

La Statuto establis la ekonomiajn profitojn kaj privilegiojn de la Krono kaj de la membroj de la reĝa familio, konfirmante ankaŭ la posedrajtojn por la reĝo de siaj havaĵoj, kio inkludis reĝajn palacojn, vilaojn kaj ĝardenojn, same kiel tiun de la propraĵoj de ties servistoj. Pri tiuj havaĵoj la Statuto postulis inventarion kompilotan kaj regule ĝisdatigotan fare de la responsa Ministerio.

Dum la kronigo, la reĝo devis ĵuri antaŭ ambaŭ leĝofaraj ĉambroj kongrue kun la Statuto, dum la regento devis ĵuri fidelecon al la reĝo kaj al la Statuto.

Notoj redakti

  1. "Lo Statuto Albertino" (PDF). Oficiala retejo de la Prezidenteco de la Itala Respubliko. Alirita la 26an de septembro 2020.

Bibliografio redakti

  • Mack Smith, Denis (1997). Modern Italy: A Political History. Yale University Press.

Eksteraj ligiloj redakti