Stefan George

germana poeto kaj tradukisto

Stefan GEORGE, ankaŭ: Edmund Lorm au Ruchus Herz, (naskiĝinta la 12-an de julio 1868 en Büdesheim, mortinta en la 4-a de decembro 1933 en Minusio) estis germana filozofo, estetikisto kaj poeto.

Stefan George
Persona informo
Stefan George
Naskiĝo 12-an de julio 1868 (1868-07-12)
en Büdesheim
Morto 4-an de decembro 1933 (1933-12-04) (65-jaraĝa)
en Minusio
Tombo Minusio Cemetery vd
Lingvoj italafrancagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Ludwig-Georgs-Gymnasium • Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Stefan George
Profesio
Okupo poeto • verkistolingvistotradukisto vd
Aktiva en BerlinoMunkenoHeidelberg vd
Aktiva dum 1883–1933 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Frekventinte la gimnazion en Darmstadt, li studis latinidajn lingvojn, filozofion kaj arthistorion en Berlino, Munkeno kaj Parizo. En la franca ĉefurbo li konatiĝis kun la simbolismo danke al renkontiĝoj kun Stéphane Mallarmé kaj Paul Verlaine. Krome li vidis Auguste Rodin. Dum restado en Anglujo li ricevis impulsojn fare de la artista Fratio rafaelana (Pre-Raphaelite Brotherhood).

Post etenditaj vojaĝoj tra la tuta eŭropa kontinento (dum kiuj li renkontis i.a. Hugo von Hofmannsthal), li revenis Germanujon. La kontakto kun francaj simbolistoj kondukis lin al la elita artkoncepto de ars gratia artis - arto pro arto, pri kio samopiniis grupo da poetoj, pentristoj kaj scienculoj grupiĝintaj ĉirkaŭ li.

Influo sur aliaj redakti

Per kulte enscenejigitaj voĉlegadoj la anaro da elektitoj ankoraŭ plinombriĝis (alvenis i.a. Karl Wolfskehl, Leopold von Andrian-Werburg, Hugo von Hofmannsthal kaj Max Dauthendey). Estis ilia intenco kontraŭbatali la heredantojn de literaturaj realismo kaj naturalismo kaj reformi la germanlingvan poetikan arton sur la kampo de lingvokvalito, formo kaj estetiko.

Organo, en kiu George kaj siaj adeptoj prezentis kaj propagandis la novan artkoncepton, estis la neregule aperantaj Blätter für die Kunst - Folioj por la arto, kies 12 numeroj eldonitis de 1892 ĝis 1919.

Naturo, arto, amikeco, jen la ĉefaj temoj de la lirika verkaro de George, ege influata de Stéphane Mallarmé kaj ekkonebla per ega individuiga pretendo montriĝanta en longe serĉitaj lingvaj kaj formaj rimedoj (ekzemple per estetike multpostula tipografio aŭ per konsekvenca uzo de minuskloj.

Verkaro redakti

La frua verko entenas poemciklojn kiel Hymnen (1890), Pilgerfahrten (1891), Algabal (1892) kaj Die Bücher der Hirten- und Preisgedichte, der Sagen und Sänge und der hängenden Gärten (1895), en kiuj la verkisto priskribas la orientan mondon, la antikvan epokon kaj la mezepokan kiel la gravajn kleriglokojn kaj kultivas estetikan malmoralismon. Krome menciindas la triparta ciklo Das Jahr der Seele (1897 kaj 1899), kiun karakterizas forta tendenco je plia individua interniĝo.

Post 1900 George forlasis la estetikismon kaj malfermis per siaj verkoj novan mondon, en kiu la poeto servu kiel profeto por grupo da obeemaj adeptoj. Tiun turniĝpunkton markas la poemciklo Der Teppiĉchdes Lebens und die Lieder von Traum und Tod (1900), kies engaĝiĝegemo similas al kaŝitaj faŝismaj ideoj. La poemoj de Der siebente Ring (1907) kaj Der Stern des Bundes (1914) abundas je antaŭvidantaj kaj apokalipsaj-revelaciaj elementoj kun reciproka fandiĝo de agnoskado kaj kritikado de la estanteco.

Inspiroj kaj interpretado redakti

Ne nur la verkoj de Friedrich Hölderlin sed ankaŭ la kulturfilozofiaĵoj de Friedrich Nietzsche inspiris la verkiston skribi la lastan poemvolumon Das neue Reich (1928). Tie la verkisto montras sian vizion de nova Germanujo, farota laŭ klasikaj-aristokratiaj idealoj. Tial la nazioj konsideris George kunulo, kies verkojn ili volis uzi por siaj celoj. Sed la verkisto rezistis al tia adaptigaĉo per fuĝo en Svislando en la 1933-a jaro.

Eldonado kaj tradukista agado redakti

La verkoj, iam private presitaj kaj venditaj, aperis inter 1927-1934 kiel 18-volumaj kompleta eldono.

Gravis George ankaŭ kiel tradukinto de poemoj de Dante, Swinburne, Verlaine, Mallarmé, Rimbaŭd kaj Baŭdelaire. Al liaj admirintoj nombriĝas ĉefe krom Rainer Maria Rilke (kiu renkontis lin en 1897) ankaŭ Georg Simmel kaj Wilhelm Dilthey.

Honorigoj redakti

Interalie, la universitato de Duseldorfo en Germanio honore al li fondis literaturan premion, kiu aparte penas tutmondigi la sciojn pri poetoj kaj pri ilia literaturo. Ekzemple en 2006 tiun preminon ricevis la ĝibutia verkisto Abdourahman A. Waberi.

Literaturo redakti

  • Heinz Ludwig Arnold (eld.): Stefan George. text + kritik. Band 168. München 2005, ISBN 3-88377-815-X.
  • Achim Aurnhammer (eld.): Stefan George und sein Kreis. Ein Handbuch. 3 Bände. De Gruyter, Berlin k.a. 2012 ISBN 978-3-11-018461-7
  • Bernhard Böschenstein k.a.(eld.): Wissenschaftler im Georgekreis. Die Welt des Dichters und der Beruf des Wissenschaftlers. De Gruyter, Berlin u. a. 2005 ISBN 978-3-1-018304-7
  • Wolfgang Braungart: Ästhetischer Katholizismus. Stefan Georges Rituale der Literatur. Niemeyer, Tübingen 1997, ISBN 3-484-63015-9 (Communicatio, Band 15).
  • Stefan Breuer: Ästhetischer Fundamentalismus. Stefan George und der deutsche Antimodernismus. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1995, ISBN 3-534-12676-9.
  • Wolfgang Braungart, Ute Oelmann, Bernhard Böschenstein (eld.): Stefan George: Werk und Wirkung seit dem ‚Siebenten Ring‘. Niemeyer, Tübingen 2001, ISBN 3-484-10834-7.
  • Gunilla Eschenbach: Imitatio im George-Kreis. De Gruyter, Berlin 2011, ISBN 978-3-11-025446-4.
  • Ulrich K. Goldsmith: Stefan George: A study of his early work. University of Colorado Press (University of Colorado Studies Series in Language and Literature 7), Boulder 1959.
  • Ulrich K. Goldsmith: Stefan George. Columbia University Press (Essays on Modern Writers), New York 1970.
  • Stefan-George-Bibliographie 1976-1997. Mit Nachträgen bis 1976. Auf der Grundlage der Bestände des Stefan-George-Archivs in der Württembergischen Landesbibliothek, bearb. von Lore Frank und Sabine Ribbeck. Niemeyer, Tübingen 2000, ISBN 3-484-10823-1.
  • Günter Heintz: Stefan George. Studien zu seiner künstlerischen Wirkung. Schriften zur Literatur- und Geistesgeschichte. Bd 2. Hauswedell, Stuttgart 1986, ISBN 3-7762-0249-1.
  • Thomas Karlauf: Stefan George. Die Entdeckung des Charisma. Blessing, München 2007, ISBN 978-3-89667-151-6 (Rezension FAZ.net, Rezension Tagesspiegel)
  • Karlhans Kluncker: „Das geheime Deutschland“. Über Stefan George und seinen Kreis. Abhandlungen zur Kunst-, Musik- und Literaturwissenschaft. Bd 355. Bouvier, Bonn 1985, ISBN 3-416-01858-3.
  • Rainer Kolk: Literarische Gruppenbildung. Am Beispiel des George-Kreises 1890-1945. Niemeyer, Tübingen 1998, ISBN 3-484-63017-5.
  • Werner Kraft: Stefan George. Red.: Jörg Drews. München: edition text + kritik 1980. ISBN 3-88377-065-5
  • Robert E. Norton: Secret Germany. Stefan George and his Circle. Cornell University Press, Ithaca/London 2002, ISBN 0-8014-3354-1.
  • Maximilian Nutz: Werte und Wertungen im George-Kreis. Zur Soziologie literarischer Kritik. Abhandlungen zur Kunst-, Musik- und Literaturwissenschaft. Bd 199. Bouvier, Bonn 1976, ISBN 3-416-01217-8.
  • Ernst Osterkamp: Poesie der leeren Mitte. Stefan Georges Neues Reich. Carl Hanser Verlag, München 2010, ISBN 978-3-446-23500-7.
  • Wolfgang Osthoff: Stefan George und „Les deux musiques“ Tönende und vertonte Dichtung im Einklang und Widerstreit. Steiner, Stuttgart 1989, ISBN 3-515-05238-0.
  • Michael Petrow: Der Dichter als Führer? Zur Wirkung Stefan Georges im „Dritten Reich“. Tectum-Verlag, Marburg 1995, ISBN 3-929019-69-8.
  • Bruno Pieger, Bertram Schefold (Hrsg.): Stefan George. Dichtung – Führung – Staat. Denkbilder für ein geheimes europäisches Deutschland. Verlag für Berlin-Brandenburg, Berlin 2012 ISBN 978-3-86650-634-3
  • Ulrich Raulff: Kreis ohne Meister. Stefan Georges Nachleben, C. H. Beck, München 2009, ISBN 978-3-406-59225-6.
  • Martin Roos: Stefan Georges Rhetorik der Selbstinszenierung. Grupello, Düsseldorf 2000, ISBN 3-933749-39-5.
  • Armin Schäfer: Die Intensität der Form. Stefan Georges Lyrik. Böhlau, Köln u.a. 2005, ISBN 3-412-19005-5.
  • Franz Schonauer: Stefan George. Mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. Rowohlts Monographien. Bd 44. Rowohlt, Reinbek 2000. (10. Aufl.) ISBN 3-499-50044-2.
  • Werner Strodthoff: Stefan George. Zivilisationskritik und Eskapismus. Studien zur Literatur der Moderne. Bd 1. Bouvier, Bonn 1976, ISBN 3-416-01281-X.
  • Bodo Würffel: Wirkungswille und Prophetie. Studien zu Werk und Wirkung Stefan Georges. Abhandlungen zur Kunst-, Musik- und Literaturwissenschaft. Bd 249. Bouvier, Bonn 1978, ISBN 3-416-01384-0.

Eksteraj ligiloj redakti