Malfermi la ĉefan menuon

Stefan LOCHNER (ankaŭ Stephan Lochner kaj Meister Stefan; ĉirkaŭ 1410 – fin de 1451) estis germana pentristo kiu laboris en la fino de la "milda stilo" de la Internacia Gotiko. Liaj pentraĵoj kombinas la tendencon de tiu epoko al longaj flugolinioj kaj brilaj koloroj kun realismaj, virtuozaj surfacoteksturoj kaj plinovigema bildaro de pli frua Norda Renesanco. Baze en Kolonjo, tiama komerca kaj arta kerno de norda Eŭropo, Lochner estis unu el la plej gravaj germanaj pentristoj antaŭ Albrecht Dürer. Survivantaj verkoj estas unu-panelaj ole-pentraĵoj, religiaj poliptikoj kaj iluminaciitaj manuskriptoj, kiuj ofte montras prilaboritajn kaj blu-flugilajn anĝelojn. Nuntempe ĉirkaŭ 37 unuopaj paneloj estas atribuita al li certe.[1]

Stefan Lochner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1410 (1410-01-01)
en Meersburg
Morto 1-an de januaro 1451 (1451-01-01) (41-jara)
en Kolonjo
Mortokialo pesto
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio pentristo • iluministo
Verkoj Madonna of the Rose Bower
Information icon.svg
vdr
Dombilda Altarero (aŭ Altarero de la Patronaj Sanktuloj de la urboAdorado de Magiuloj),[2] centra panelo. Tempero sur kverko, 260 × 285 cm. Katedralo de Kolonjo.

Oni konas malmulte pri lia vivo. Artohistoriistoj asociante la Meister Dombild kun la historie dokumentita Stefan Lochner kredas, ke li naskiĝis en Meersburg en sudokcidenta Germanio ĉirkaŭ 1410, kaj ke li pasigis iome da sia metilernanteco en Flandrio. Postaj registroj indikis, ke lia kariero disvolvigis rapide, sed haltiĝis pro tro frua morto. Oni scias, ke li estis komisiita ĉirkaŭ 1442 fare de la konsilantaro de Kolonjo por havigi ornamaĵojn por la vizito de la imperiestro Frederiko la 3-a, kio iĝis grava okazo por la urbo. Registroj el la postaj jaroj indikis pliiĝantan riĉon kaj la aĉeton de nombraj propraĵoj ĉirkaŭ la urbo. Poste ŝajne li super-etendis siajn financojn kaj falis en ŝuldoj. Plago frapis Kolonjon en 1451 kaj tie, krom la registroj de kreditintoj, mencioj de Stephan Lochner finis; oni supozas, ke li mortis tiun jaron, estante ĉirkaŭ 40-jaraĝa.

Centra peco de la Lasta Juĝo, ĉirkaŭ 1435. Wallraf-Richartz-Museum, Kolonjo.

La identeco kaj reputacio de Lochner perdiĝis ĝis rekupero de la arto de la 15-a jarcento dum la komenco de la romantisma periodo de la 19-a jarcento. Spite etendan historian esploradon, atribuo restas malfacila; dum jarcentoj nombraj asociaj verkoj estis grupigitaj kaj izole atribuitaj al la Meister Dombild, notnomo elprenita el la Dombilda Altarero (nome katedrala bildo, konata ankaŭ kiel Altarero de la Patronaj Sanktuloj de la urbo) ankoraŭ en la Katedralo de Kolonjo. Ero de la taglibro de Durero iĝos ŝlosilaj, post 400 jaroj, en la 20a-jarcenta establado de la identeco de Lochner. Nur du atribuitaj verkoj estas datitaj, kaj neniu estas subskribita.[3] Lia influo sur postaj generacioj de nordaj artistoj estis esenca. Krom la multaj rektaj kopioj faritaj en la fino de la 15a jarcento, eĥoj el liaj paneloj estas videblaj en verkoj de Rogier van der Weyden kaj Hans Memling. La verkaro de Lochner estis laŭdita de Friedrich Schlegel kaj de Goethe pro sia kvalito, speciale pro la "dolĉeco kaj gracio" de liaj Madonoj.[4]

NotojRedakti

  1. Chapuis, 103
  2. Wellesz, 7
  3. Corley, 78
  4. Borchert, 249

BibliografioRedakti

  • Borchert, Till-Holger. Van Eyck to Dürer. London: Thames & Hudson, 2011. ISBN 978-0-500-23883-7
  • Chapuis, Julien. Stefan Lochner: Image Making in Fifteenth-Century Cologne. Turnhout: Brepols, 2004. ISBN 978-2-503-50567-1
  • Corley, Brigitte. "A Plausible Provenance for Stefan Lochner?". Zeitschrift für Kunstgeschichte, Volume 59, 1996
  • Wellesz, Emmy. The Masters, 76: Stephan Lochner. London: Fratelli Fabbri, 1963