Stefan Michnik

Stefan MICHNIK (naskiĝis la 28-an de septembro 1929 en Drohobiĉ, mortis la 27-an de julio 2021 en Göteborg) – kapitano de Popola Pola Armeo, akuzita pri stalinistaj krimoj, juĝisto kaj advokato, komunista aktivulo, informanto kaj kontraŭspiona rezidanto de Militista Informado, universitata lekciisto, duonfrato de Adam Michnik.

Stefan Michnik
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1929 (1929-09-28)
en Drohobiĉ
Morto 27-an de julio 2021 (2021-07-27) (91-jaraĝa)
en Gotenburgo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Familio
Patrino Helena Michnik
Frat(in)o Adam Michnik
Okupo
Okupo juĝistoadvokatobibliotekisto
vdr

Vivo redakti

Filo de Helena Michnik, instruistino en Drohobiĉ, aktivulino de Komunista Partio de Okcidenta Ukrainio kaj Pola Komunista Partio, kaj postmilite lekciistino pri historio, kaj de Samuel Rosenbusch (1904-1937), juristo kaj komunista aktivulo, ekzekutita ĉ. 1937 en Sovetunio dum Granda purigo. De 1939 frekventis al bazlernejo en Lvovo.

Aprile 1952 iĝis leŭtenanto kaj komencis prezidi al juĝistoj verdiktantaj pri kaptitaj Anatemitaj Soldatoj kaj membroj de antaŭa kontraŭgermana partizanaro. Li laboris en la Regiona Milit-Juĝejo, ĉe la strato Koszykowa en Varsovio (Wojskowy Sąd Rejonowy, WSR) (vidu la suban foton).

Akuzita pri stalinistaj krimoj kiel juĝisto en pluraj procesoj, kie verdiktis pri mortpuno aŭ persone ĉeestis en ekzekutoj.

 
La laborloko de Stefan Michnik, la Regiona Milit-Juĝejo, ĉe la strato Koszykowa en Varsovio (Wojskowy Sąd Rejonowy, WSR)

En 1969 forveturis al Svedio (ne ricevis vizon al Usono), kie loĝis kiel emerita bibliotekisto en urbeto apud Upsalo. Nun loĝas en Göteborg. En la 70-aj jaroj apogis aktivulojn de demokratia opozicio, kunlaboris kun Radio Libera Eŭropo kaj publikigis en la pariza "Kultura" tekstojn pri Ĉeĥoslovakio en 1968 (ankaŭ sub pseŭdonomo).

De aŭgusto 2007 Instituto pri Nacia Memoro konsideris konkludon pri lia ekstradicio. Februare 2010 Armea Garnizona Juĝejo en Varsovio eldonis ordonon pri aresto, surbaze de kiu oktobre estis eldonita Eŭropa Arestordono.

Novembre 2010 juĝejo en Upsalo rifuzis transdonon de Stefan Michnik al Pollando klarigante, ke la faroj, kiuj estas riproĉotaj al li en Pollando, kaj listigitaj en la Eŭropa Arestordono, lume de juro valida en Svedio, fortempiĝis.

La 8an de novembro 2018 Armea Garnizona Juĝejo en Varsovio eldonis jam la duan fojon la ordonon pri aresto, surbaze de kiu novembre estis eldonita Eŭropa Arestordono lige kun la 30 komunistaj krimoj, kiujn Stefan Michnik dum la jaroj 1952-53 faris kontraŭ demokratia opozicio kaj la Pola Subtera Ŝtato. Temas pri liaj maljustaj verdiktoj pri mortpuno.[1] Samtage ĝenerala akuzisto Zbigniew Ziobro kaj Instituto pri Nacia Memoro informis pri Eŭropa Arest-Postulo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Aldona Zaorska, Sąsiedzi. Najbardziej okrutni oprawcy polskich patriotów (Najbaroj. La plej kruelaj ekzekutistoj de polaj patriotoj), Warszawa 2012, ISBN 978-83-932704-4-6

Referencoj redakti

  1.