Stefan Paweł ROWECKI pseŭdonomo Grot (naskiĝis la 25-an de decembro 1895 en Piotrków Trybunalski, mortis la 1-2-an de aŭgusto 1944 en nazia koncentrejo Sachsenhausen) – divizia generalo de Pola Soldataro, ĉefkomandanto de la Pola Enlanda Armeo (komandanto de Armitaj Fortoj en la Lando) (ekde la 14-a de februaro 1942 ĝis la 30-a de junio 1943), teoriisto de militestrado.

Stefan Rowecki
Persona informo
Stefan Rowecki
Naskiĝo 25-an de decembro 1895 (1895-12-25)
en Piotrków Trybunalski
Morto 2-an de aŭgusto 1944 (1944-08-02) (48-jaraĝa)
en Sachsenhausen
Mortis pro mortpuno vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Memorigilo Stefan Rowecki
Profesio
Alia nomo Grot • Rakoń • Grabica • Inżynier • Jan • Kalina • Tur vd
Okupo oficiroĵurnalisto vd
Aktiva dum 1917– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infaneco kaj juneco redakti

Li estis filo de Stefan August Leon kaj de Zofia Chrzanowska. En 1906 komencis edukadon en pola gimnazio en Piotrków Trybunalski, kie amikiĝis i.a. kun Tadeusz Puszczyński, partoprenanto de la Tria Silezia Ribelo. En 1911 estis kunorganizanto, kaj poste gvidanto de la unua sekreta skolta taĉmento en Piotrków. Aŭtune 1912 komencis teknikajn studojn en Varsovio, en Mekanika-Teknika Lernejo de Hipolit Wawelberg kaj Stanisław Rotwand. En 1913 eniris al Polaj Pafistaj Taĉmentoj en Varovio. Tiutempe, kaj poste en Polaj Legionoj, uzis pseŭdonomon Stefan Radecki. Januare 1914, post fino de suboficira kurso en Rabka-Zdrój, revenis al Varsovio, kie komandis la 4-an plotonon. Julie 1914 sekrete forveturis por frekventi oficiran kurson en Nowy Sącz (tiutmpe en aŭstra aneksaĵo), kaj fine de 1914 soldatiĝis al Polaj Legionoj de Józef Piłsudski.

Dua mondmilito redakti

Fine de 1941 li fondis atakantan flanke organizaĵon "Wachlarz" (Ventumilo). Kunligis la plej gravajn konspirajn organizaĵojn en la lando en homogenan subteran armeon; de 1942 kiel Armia Krajowa (Enlanda Armeo). La 14-a de februaro 1942 iĝante ĉefkomandanto de la Enlanda Armeo sekve rearanĝis ĝin, plibonigante ties komando-sistemon. Li estis kontraŭulo de kunlaboro kun polaj komunistoj de Pola Laborista Partio, i.a. ne konsentis pri antaŭparoloj kun ties neoficiala reprezentanto Michał Żymierski (tiutempe funkciulo de NKVD), kiuj okazis en 1940. De 1942, kiam ricevis aprobon gvidi limigitan armitan batalon, estris preparadon de la plano de ĝenerala insurekcio, kion Pola Subtera Ŝtato intencis estigi fine de la milito. Ekde la 7-a de decembro 1942 plenumis plie funkcion de la Delegito de Ministro pri Nacia Defendo en la Lando.

Dum la germana okupado li estis precipe interesa por sekurecpovoj, ĉefe pro signifo de postenoj, kiujn plenumis en la pola rezista movado. Li estis konsiderita "malamiko numero unu" de Nazia Germanio en la okupiĝinta Pollando kaj unualoke lokigita en la germanan liston de serĉataj poloj (germane: Bekanntgewordene Personen der polnischen Wiederstandbewegung), kiu ampleksis 165 nomojn de la plej aktivaj gvidantoj de la pola konspirado. Gestapo apartan atenton ligis al dekonspiro kaj kapto de Stefan Rowecki – oni tiucele kreis specialan unuon okupiĝantan nur pri homĉasado de gvidantoj de la subtera movado, kiu disponis pri la persona priskribo de Rowecki kaj liaj biografiaĵoj. En la centra oficejo de la germana sekurecpovo en la gestapa malliberejo ĉe Aleo de Szuch pendis lia grandega lumigita portreto kun kiu ĉiu germana funkciulo aganta en Varsovio devis precize ekkoniĝi.

Libroj kaj publikaĵoj de Stefan Rowecki redakti

  • Umocnienia polowe (Kampaj fortikaĵoj). Warszawa: Komisja Wojskowa, Szkoła Podchorążych W.P., 1918.
  • Seweryn Elterlein (kuredaktoro): Czerwona Armja Bolszewicka: (jej organizacja, wartość i taktyka) : opracowane na podstawie doświadczeń bojowych z 1918-20 r.. (Bolŝevika Ruĝa Armeo: ĝia organizo, valoro kaj taktiko)[S.l.; s.n] Drukarnia D-wa 4 Armii, 1920.
  • Okopywanie się i urządzanie pozycji (Aranĝo de tranĉeoj kaj pozicioj) . Warszawa: Główna Księgarnia Wojskowa, 1921.
  • Walki uliczne (Strataj bataloj). Warszawa: Wojskowy Instytut Naukowo-Wydawniczy, 1928.
  • Propaganda jako środek walki (Propagando kiel rimedo de batalo). 1932.
  • Dzieje oręża polskiego (Historio de pola armilaro), "Wolny Polak", 1983.
  • Wspomnienia i notatki autobiograficzne (1906-1939) (Rememoroj kaj aŭtobiografiaj notoj) (teksta elekto: Andrzej Krzysztof Kunert, Józef Szyrmer; [enkonduko A.K. Kunert]). Warszawa: Czytelnik, 1988. ISBN 83-07-01547-2.

Dokumenta filmo redakti

  • Biografie - Generał Grot Rowecki (Biografioj - Generalo Grot Rowecki), realigo kaj scenaro: Stanisław Trzaska, 1989.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Andrzej Krzysztof Kunert, Tomasz Szarota, Generał Stefan Rowecki "Grot" , Oficyna Wydawnicza Rytm, Warszawa, 2003, ISBN 83-7399-033-X
  • Cezary Leżeński, Bez buławy. Generała "Grota" żołnierski los, Wydawnictwo LSW, Warszawa, 1988, ISBN 83-205-3856-4
  • Tomasz Szarota, Stefan Rowecki "Grot" , Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Warszawa, 1985, ISBN 83-01-04578-7
  • Tadeusz Żenczykowski, Generał Grot. U kresu walki, Wydawnictwo Polonia, Londyn, 1983

Eksteraj ligiloj redakti