Stefan de Julien pseŭdonomo Szofer (Ŝoforo) (naskiĝis la 9-an de oktobro 1923 en Grodno, mortis la 13-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) – subleŭtenanto, partoprenanto de la ribelo de Varsovio kiel soldato de bataliono "Parasol" de Pola Enlanda Armeo.

Stefan de Julien
Persona informo
Aliaj nomoj Szofer
Naskiĝo 9-an de oktobro 1923 (1923-10-09)
en Hrodno, Białystok Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Morto 13-an de aŭgusto 1944 (1944-08-13) (20-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
vdr

Dum la germana okupado agis en la pola subtera movado en regimento de Landa Armeo "Baszta". Dum eksplodo de la insurekcio troviĝis en Śródmieście. Kune kun aliaj soldatoj, kiuj ne atingis la lokon de koncentriĝo, aliĝis al taĉmento sub komando de leŭtenanto Zbigniew Korsak-Adamowicz pseŭdonomo "Konrad". Kun ĉi tiu taĉmento iris al kvartalo Wola, kie enviciĝis al bataliono "Parasol".

Mortfalis en ribelaj bataloj en Malnova Urbo. 21-jara. Entombigita en la segmentoj de soldatoj kaj sanitariistinoj de bataliono "Parasol" en Armea Tombejo Powązki en Varsovio.

Distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari kaj Batal-Kruco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti