Stefanija Turkeviĉ

Stefanija Ivanivna TURKEVIĈ-LUKIJANOVIĈ (ukraine: Стефанія Іванівна Туркевич-Лукіянович}; naskiĝinta la 25-an de aprilo 1898 en Lvivo, mortinta la 8-an de aprilo 1977 en Cambridge) estis aŭstria-ukraina komponistino, pianistino kaj muzikscienculino.[1] Ŝi taksatas la unua ukraina komponistino.[2] Dum la komunisma tempo de USSR ŝiaj verkoj prisilentitis.

Stefanija Turkeviĉ
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1898 (1898-04-25)
en Lvivo
Morto 8-an de aprilo 1977 (1977-04-08) (78-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola Respubliko
Alma mater Lviv Conservatory • Universitato de KaroloLviva UniversitatoUniversitato de VienoUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikologo • muzikinstruisto
vdr

Vivo redakti

La unuan instruadon muzikan ŝi ricevis fare de la patrino. Post la Unua mondmilito ŝi studis klasikan komponadarton ĉe Vassil Barvinski kaj pianon ĉe Vilém Kurz kaj J. Ljaleviĉ. ĉe supera muzikinstituto nomita por Mikola Lissenko.[3] Poste ŝi translokiĝis al Aŭstrio por studi ĉe Guido Adler ĉe la Universitato de Vieno kaj Joseph Marx ĉe la Muzikakademio. En 1925 ŝi akompanis la unuan edzon Robert Lisovsky Berlinon kie ŝi studis ĉe Franz Schreker kaj Arnold Schönberg. De Berlino ŝi iris al Prago kie ŝi iĝis universitate studentino de Zdeněk Nejedlý kaj de Otakar Sin ĉe la Konservatorio praga. Ankaŭ Vítězslav Novák de la Muzikakademio estis instruisto ŝia. Ĉe la Ukrainia libera altlernejo ŝi doktoriĝis en 1934 pri muzikscienco.

Inter 1935 kaj 1939 Turkeviĉ-Lukijanoviĉ docentis harmonisciencon kaj pianoludadon ĉe la Supera Lissenko-muzikinstituto en Lvivo kaj inter 1940 kaj 1944 ŝi profesorinis samloke ĉekonservatorie. Krome ŝi estis piana akompanantino ĉe la Nacia operejo lviva kaj pianistino por la radio. Fuĝante la Ruĝan Armeon ŝi elmigris en 1946 kun la dua edzo Narciz Lukianoviĉ al Britio kie ŝi diligente komponadis. Ŝi kreis baletan muzikon kaj operon, komponis kvar sinfoniojn, muzikaĵojn liturgiajn, aferojn de ĉambra muziko, pianoludaĵojn kaj kantojn artajn.

Ŝia filino Zoja Lissovska-Niĵankivska (* 1927) iĝis pentristino.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti