Stefano (martiro)

Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Stefano (apartigilo)

Sankta Stefano (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1 p.K., mortis ĉirkaŭ 36/40 p.K.) estis diakono de la komunumo de Jerusalemo, kaj estas tradicie konsiderata la unua martiro de kristanismo.

Sankta
Stefano
St-stephen.jpg
Persona informo
Stephanos
Naskiĝo ĉ. 1
en Grekio
Morto ĉ. 36
en Jerusalemo
Mortis pro mortpuno [#]
Mortis per ŝtonumado [#]
Tombo Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Judujo [#]
Profesio
Okupo diakono [#]
Sanktulo
Festotago 26-a de decembro
Atributoj dalmatiko, ĉerko, ruĝa tuko, martirpalmo, ŝtonumaj ŝtonoj
Patroneco Diakono, Arte della Lana, Serbio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laŭ la tradicio, li estis akuzita, juĝita de la alta konsilistaro en Jerusalemo kaj ŝtonumita antaŭ la urbaj muroj. Probable el lia martira morto originis la sanktula kulto kristanisma. Ekde 560 p. K. liaj ostoj troviĝas en la kripto de la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj (San Lorenzo fuori le mura) en Romo apud tiuj de la roma arkidiakono Laŭrenco.

Lia nomo devenas de la greka Στέφανος (Stephanos, krono, aŭ laŭ Jakobo de Voraĝino, en la Ora Legendo, de la hebrea vorto kiu signifas "normo".

FestotagoRedakti

Oni festas Sanktan Stefanon la 26-an de decembro.

 
Sankta Stefano, pentraĵo de Hans Memling.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti