Stefano Keller

svisa esperantisto

Stefano KELLER estas svisa esperantisto. Li estis membro de la Estraro de UEA en la periodoj 2010-2013 kaj 2013-2016. Li demisiis el tiu funkcio la 22-an de aprilo 2016.

Stefano Keller (2010), Svislando, estrarano de Universala Esperanto-Asocio (2010-2016) kaj ties ĉefreprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Li junaĝe vivis kaj studadis en Hungario. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo.

Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de d-ro Czeizel Endre en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986 (hungare)[1], kaj An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978 [2], kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun Julinjo kaj Ludoviko Farkas-Molnár, li prezentis dum prelegoj en la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (BMEF) kies aktiva membro li estis: "Frekvenco, epidemiologio kaj etiologio de la kunkreskintaj ĝemeloj" kaj "Kompleksa epidemiologia esploro de la homa mutagenezo",[3].

Ekde la komenco de la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la Zurika Stiftung Szondi Institut, studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de Leopold Szondi.

Lingvoj, etnologio, antropologio redakti

Li parolas la anglan, francan, germanan, hungaran lingvojn kaj estas diplomita de la Internacia Esperanto-Instituto pri Esperanto-instruado laŭ la Cseh-metodo. Krome li kapablas legi, skribi kaj sin esprimi je pli-malpli baza nivelo en kelkaj aliaj lingvoj (interalie: hindia, sinhala, tamila)

Por akiri pli da konoj pri la diversaj etnoj, kulturoj, li aŭtodidakte studadis lingvojn, etnologion, antropologion kaj vizitis plurajn regionojn de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Tiujn vojaĝojn li efektivigis kelkfoje kiel delegito de diversaj helporganizoj, NRO-j kiel Terre des Hommes, Svisa Ruĝa Kruco. Krome li aktivis (aŭ ankoraŭ aktivas) en diversaj organizoj (Societo por minacitaj popoloj, Sentinelles kaj aliaj).

Poresperanta agado redakti

Inter 1982 kaj 1986, Stefano Keller estis plentempa esperanto-instruisto kaj metodologo en kunlaboro kun Claude Gacond, en La Chaux-de-Fonds, ĉe Kultura Centro Esperantista. Dum tiuj jaroj de intensa aktiveco poresperanta, li estis unu el la kunfondintoj de Junularo Esperantista Svislanda (JES), kun Dietrich Michael Weidmann kaj Chantal Gacond.

Por konatiĝi kun aliaj popoloj, kulturoj, kaj por informi pri la internacia lingvo, li vojaĝis 2-foje al Srilanko por tie organizi prelegojn kaj instrui Esperanton al lernantoj en universitatoj, publika biblioteko de Colombo kaj en la laborministerio. Pri siaj spertoj li raportis en Ĉu vi pretas trinki teon ĉe malriĉuloj?[4]. Ankaŭ dum sia vojaĝo en Sudameriko, specife en Peruo, kun la kroma celo krei vojaĝplanon por turistoj renkontiĝemaj, Stefano Keller kunvenis kun lokaj esperantistoj. Li profesie organizas vojaĝojn alternativajn al la kutimaj amasvojaĝplanoj.

En la 1990-aj jaroj Keller kreis la projekton: Esperanto en Maŭricio. Kadre de tiu agado li tradukis ŝatatajn kantojn de konataj maŭriciaj artistoj el Morisyen la kreola lingvo de Maŭricio al Esperanto: Mary-Jane Gaspard (Nur Amiko), Negro Pou la Vi (La Persisto), kaj agante pri la regiono de Hinda Oceano, li aldonis al tiu Etno-muzika produktado esperanta la kanton de la bando el Madagaskaro: Grupo Ligilo, Trait d'Union (Granda Festo). Sekve de lia konvinka agado, pluraj retejoj de maŭricianoj en kaj ekster la insulo, kaj la lokaj amaskomunikiloj komencis skribi, paroli pri Esperanto. Stefano Keller mem kreas retejojn kaj sukcesis aldoni ligojn kaj esperantajn paĝojn al ofte vizitataj retejoj de maŭricianoj.

Li kreis retejojn interalie por elstaraj esperantistoj kiel Claude Gacond, Claude Piron kaj por la mondfama lingvistino, Tove Skutnabb-Kangas. Ankaŭ artlaboroj fotistaj kaj filmistaj estas liaj ŝatokupoj.

Komence de la jaro 2006 Keller estis elektita sekretario de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj iĝis unu el la redaktantoj de SES informas, bulteno de la societo.

En septembro 2006, li organizis la partoprenon de SES en unu el la plej grandaj ekspozicioj en Svislando: Comptoir Suisse[5], kie kun Mireille Grosjean kaj Nicole Margot li partoprenis publikajn prelegojn, diskutrondojn [6].

En 2008, Stefano Keller estas membro en la organiza komitato de la "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato"[7], Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, 2008 aprilo 24.

Ekde januaro 2009 Keller estas ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. En 2010 en UK en Havano li estas elektita kiel Estrarano de UEA respondeca pri eksteraj rilatoj.[8][9]

Ekde februaro 2011, Stefano Keller estas scienca kunlaboranto de la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie, en CDELI, krom aliaj taskoj, li okupiĝas pri la arĥivado, katalogado de libroj kaj periodaĵoj, redaktado de la KULTURAJ KAJEROJ de la Asocio Amikoj de CDELI [10]. Li administras la retejon de CDELI. Kiel esperanto-instruisto, li ofte gvidas studgrupon dum la studsabatoj [11] organizitaj de CDELI. Li estas sekretario de la Asocio de la Amikoj de CDELI [12].

La 20-an de julio 2013 Stefano Keller dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis re-elektita kiel estrarano de UEA por dua oficperiodo. El tiu posteno li demisiis la 22-an de aprilo 2016.

Referencoj redakti

  1. Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986[rompita ligilo], hungare, Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986, Magyar Nõorvosok Lapja
  2. An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, Etologia esploro pri kreskanta okazo de denaskaj membromalformiĝoj en Hugario, International Journal of Epidemiology
  3. 8-a Scienca Prelegserio de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, 1980 marto 5
  4. Ĉu vi pretas trinki teon ĉe malriĉuloj?, Stefano Keller, KCE, La Chaux-de-Fonds, 1984
  5. Comptoir Suisse[rompita ligilo]
  6. Gazeta recenzo[rompita ligilo]
  7. "Simpozio: Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato"
  8. Probal Dasgupta reelektita en Kubo, Libera Folio, 2010-07-30
  9. La Estraro. Arkivita el la originalo je 2013-06-14. Alirita 2019-06-28.
  10. KULTURAJ KAJEROJ
  11. Studsabatoj de CDELI
  12. Komitato de la Asocio Amikoj de CDELI

Eksteraj ligiloj redakti