Stefano la Colla

(Alidirektita el Stefano LA COLLA)

Stefano LA COLLA (naskiĝis la 2-an de oktobro 1889 en Salemi; mortis la 5-an de februaro 1966[1] en Milano) estis itala esperantisto, arkivisto, paleografo kaj redaktoro de „Enciclopedia Italiana“ en Romo.

Li estis esperantisto de 1906 (lernanto de Vitangelo Nalli). En 1907 li fondis kune kun G. Castiglia kaj E. Monreale (korespondanto de la ĵurnalo „Popolo d' Italia“) la asocion „Junulara Amikaro Esperantista“, kiu en 1908 iĝis Esperanto-Grupo de Palermo. Li estis honora membro de UEA, ties delegito en Palermo dum 20 jaroj. Li estis redaktoro de Notizie Esperantiste kaj Internacia Esperantisto, 1907-10. Ekde 1925 li estis membro de la Lingva Komitato. Li redaktis monatan aldonon de Heroldo de Esperanto: Lingva Kritiko. Speciale li interesiĝis pri Itala-Esperanto vortaro.

Li estis la prezidanto de la LKK de la 27-a Universala Kongreso de Esperanto en Romo.

Bibliografio redakti

  • 1996: Minnaja, Carlo. Historio de vortaro. En: La sama. Vocabolario italiano-esperanto. Milano: Cooperativa Editoriale Esperanto 1996, p. 14-17. Tie ankaŭ foto de La Colla sur p. [2].
  • 1982: Migliorini, Elio. Pioniri dell'Esperanto in Italia. Roma 1982, p. 15
  • 1967: [Nekrologo]. En: Esperanto 60 (1967), p. 98
  • 1966: Minnaja, Luigi. [Nekrologo]. En: Esperanto 59 (1966) p. 72

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti