Stefano Mottola

itala astronomo
Malkovritaj asteroidoj: 5
8214 Mirellalilli 29-a de marto 1995
(11975) 1995 FA1 29-a de marto 1995 kun E. Koldewey
27865 Ludgerfroebel 30-a de marto 1995
(96257) 1995 JE 3-a de majo 1995
(202907) 1996 RH1 4-a de septembro 1996 kun U. Carsenty

Stefano MOTTOLA estas itala astronomo, li laboras ĉe la Instituto de Planeda Esploro de la Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt (DLR)[1] en Germanio.

Li estis responsulo pri la fotilo "ROLIS" de la Philae alterigilo Philae en la misio de la kosmosondilo Rosetta.[2][3][4]

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 5 asteroidojn[5] en 1995 kaj 1996, el kiuj du kun Eberhard Koldewey kaj unu kun Uri Carsenty.

Li ankaŭ kunmalkovris la sateliton de la amora asteroido 3671 Dionizo.[6]

La asteroido 5388 Mottola [7] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Slipo de Stefano Mottola, ĉe DLR - German Aerospace Center (angle)
  2. ROLIS, el la paĝaro de la Institut fûr Planetenforschung de la DLR (germane)
  3. #RosettaWatch : Novaj indicoj pri la deveno de la kometo 67P, el New Scientist, 16-a de marto 2015 (angle)
  4. Rosetta, ankaŭ Italio enŝipiĝis sur la kometo, el La Rebubblica, 12-a de novembro 2014 (itale)
  5. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  6. Ĉirkaŭ la malgranda asteroido Dionizo turnas malgrandega luno de tricent metroj, el la Corriere della Sera, 7-a de septembro 1997 (itale)
  7. La asteroido (5388) Mottola, de IAU Minor Planet Center (angle)