Stefano la 9-a

papo de la katolika eklezio

Stefano la 9-a (naskiĝis en la jaro 1020 kiel Frederiko de Loreno en Loreno, mortis la 29-an de marto 1058) estis papo de la 3-a de aŭgusto 1057 ĝis la 29-a de marto 1058.

Papo
Papo
Stefano la 9-a
154-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Frederiko de Loreno
Pontifiko de 3-a de aŭgusto 1057
ĝis 29-a de marto 1058
Antaŭulo Viktoro la 2-a
Sekvanto Nikolao la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 1020
en Loreno
Morto 29-a de marto 1058
en Florenco, Italio
Tombo Santa Reparata, Florence [#]
Alma mater Montokasino [#]
Familio
Patro Gothelo I, Duke of Lorraine [#]
Patrino Urraca d'Ivrea [#]
Gefratoj Godfrey III, Duke of Lower Lorraine • Gothelo II of Lower Lorraine • Regelindis of Lower-Lorraine • Oda of Verdun [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kiel filo de Gotelono la 1-a, li devenis de la familio de la dukoj de Loreno kaj estis la frato de Gotfredo la 2-a de Ardeno (nomata Gotfredo la barbulo), duko de Toskanio.

Antaŭ ol esti papo, li estis benediktano kaj abato en la abatejo de Monte Cassino. Li estis elektita papo sen la volo de la imperiestro.

La 6-an de marto 1058, li konfirmis la monan privilegion de la abatejo de Cluny.

Morto redakti

Post nur 8 monata pontifikeco, Stefano la 9-a mortis en Florenco, eble pro malsano,[1] sed plej verŝajne mortigita. Kaŭzo de lia mortigo povintus esti lia kontraŭstaro, kiel unua papo de post la regno de Karolo la Granda kontraŭ la elekto de papoj fare de la germanaj imperiestroj aŭ de la roma vox populi. Li proponis la elekton de la papo fare de kolegaro de kardinaloj[2], kiu estis oficialigita de lia posteulo[3].

Sed eblus ankaŭ ke li estis venenita de la roma aristokrataro, kiu tuj poste provis surtroniĝi la kardinalepiskopon de Velletri, Jean de Tusculum, nomata Minchio[4], kiu iĝis la kontraŭpapo Benedikto la 10-a.

Laŭ la volo de Stefano la 9-a, la influriĉa Hildebrand surtroniĝis Nikolao la 2-an la 8-an de decembro 1058.

Spuroj redakti

Stefano la 9-a estas taksata unu el la reformistoj de la unua eklezio, kune kun Leono la 9-a kaj Nikolao la 2-a[5].

La katedraloj de Metz kaj de Toul estas dediĉataj al li.

Bibliografio redakti

  • Stephan Freund: Stephan IX., Papst. (Stefano la 9-a, papo.) En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Vol. 10, Herzberg 1995, ISBN 3-88309-062-X, p. 1357–1360.
  • Theodor Lindner: Stephan IX., Papst. (Stefano la 9-a, papo.) En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Vol. 36. Duncker & Humblot, Leipzig 1893, p. 62–64.

Referencoj redakti

  1. Abbé Jacques Paul Migne, Encyclopédie théologique, vol. IV, 1863, pp. 378-384, interreta artikolo
  2. Jean-Pierre Dickès, Sainte Ide de Boulogne, éd. de Paris, 2004 ; cf Sainte Ide de Boulogne : Mère de Godefroy de Bouillon, sur Canal Académie, 01/01/2005,émission en ligne, min. 08:00 à 08:30 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Michel Grenon, Conflits sud-italiens et royaume normand : 1016-1198, éd. L'harmattan, 2008, pp. 153, tekstoj legeblaj interrete
  4. Michel Grenon, Conflits sud-italiens et royaume normand : 1016-1198, éd. L'harmattan, 2008, pp. 152, tekstoj legeblaj interrete
  5. germane Stephan Freund, Stephan IX, in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon, vol. X, col. 1357-1360, 1995, artikolo interreta

Eksteraj ligiloj redakti