Steffi Graf

germana tenisistino

Stefanie Maria Graf, pli bone konata kiel Steffi Graf (naskiĝis la 14-an de junio 1969 en Mannhejmo) estas eksa germana tenisisto. Dum sia profesia sportista kariero ŝi gajnis entute 22 ĉefturnirojn (Granda Ŝlemo) kaj gvidis la liston de plej bonaj tenisistinoj de la Virina Tenisa Asocio dum 377 semajnoj.

Steffi Graf
Persona informo
Naskonomo Stephanie Maria Graf
Naskiĝo 14-an de junio 1969 (1969-06-14) (54-jaraĝa)
en Mannheim
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Las Vegas Valley • Mannheim
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Steffi Graf
Familio
Patro Peter Graf
Edz(in)o Andre Agassi
Infanoj Jaz Elle Agassi • Jaden Gil Agassi
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo http://www.steffi-graf.net
vdr

En 1988 ŝi venkis en ĉiuj kvar grandŝlemaj turniroj kaj plie gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko en Seulo; ĝis nun ŝi restis la sola, kiu sukcesis tian "oran ŝlemon".

Krome interalie ŝi en 1993 kune kun la samlanda tenisisto Michael Stich gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

En 2001 ŝi edziniĝis al Andre Agassi; ili havas du gefilojn.