Stein-domo (Weimar)

La Stein-domo (germane: Haus der Frau von Stein) estas baroka loĝejo ĉe la sudeosta limo de la urbokerno de Vajmaro, Germanujo. Tie ĉi loĝis dum kvin jardekoj la goeta amikino Charlotte von Stein por kiu la domo ricevis nomon sian. La nuna adreso estas Straße Ackerwand nr. 25-27.

Südfront des Hauses der Frau von Stein (2006)

Arĥitekturo redakti

Stein-domo estas per sia ĉefa fronto suden orientiĝanta duetaĝa dualaĵo kun tre malgrandaj flankaj aloj. La longeco estas de ĉ. 45 metroj kun 15 fenestraj aksoj. La aloj flankaj nur unu fenestroakson elsaltiĝas kaj la eosta alo estas - verŝajne por la tuj apuda aŭtolano - iomete enen turnita.

La pucita trabfakaĵo havs pordajn kaj fenestrajn embrazurojn el grejso el Bad Berka kaj teretaĝe rondarkfenestrojn. Du portaloj apud la flankaj aloj atentigas onin je du separitaj domeroj. La mansarda tegmento havas ĉe la antaŭa kaj malantaŭa fasadoj malsupre lukarnon por ĉiu fenestroakso. Supre troviĝas kelkaj etaj kun bovokulo-fenestroj. Centre tabulo memorigas onin pri la restado de Charlotte von Stein.

Sudflanke estas podietoj por meti sitelplantojn somere, ĉiam inter la fenestroj supraj; historie oni havis ankaŭ dokumentojn pri oranĝujetoj.[1] Maldekstre antaŭ la domo staras ekde 1857 puto kiu anstataŭis la Konkan puton de 1847; ambaŭ donacitis fare de la rusia granddukino Maria Pavlovna Romanova kaj ambaŭ faris Carl Dornberger el Bad Berka - la puto do neniel rilatas al Charlotte von Stein mem.[2] Kaj la puto kaj la domo estas monumentprotektitaĵoj.[3]

Historio redakti

 
Charlotte von Stein

Dum la jaroj 1770 kaj 1773 kreis la domon la ĉefkonstruisto Anton Georg Hauptmann el stalo de sur la grundo de la ekde 1612 al la kortego apartenanta antaŭurbo Stiedenvorwerk. De ĝi kelkaj spuroj konserviĝis.[4] La norda flanko kuŝas ĉe Seifengasse-strateto. Ekde 1777 loĝis en la orienta parto de la supra etaĝo la familio de la ĉefforstisto Otto Joachim Moritz von Wedel kiu karesnomiĝis Wedel la belulo[5][6], al kiu ankaŭ Goeto havis bonajn kontaktojn. Samtempe enloĝis la alon okcidentan Charlotte von Stein (ĝismorte 1827) kun sia edzo la ĉefmarŝalo Gottlob Ernst Josias Friedrich von Stein kaj trio da infanoj. Neniam ŝi estis posedanto de la domo.

Ene okazis ofte provludoj de teatraĵoj por la Duka teatro. Laŭ notoj de Carl Wilhelm Heinrich von Lyncker kvazaŭ ĉiutage la geaktoroj frekventis tiun ĉi domon.[7][8] Damo de tiaj rondoj, kiu tre impresis Goeton, estis Christiane Henriette Sophie von Laßberg.

Ĝis 1794 daŭris teretaĝe ĉevalstala uzo de la dukaj husaroj. En 1799 lia grandduka moŝto Karlo Aŭgusto transdonis - post perado goeta - tiujn ĉi salonojn al la germana-rusa ĥemiisto Alexander Nicolaus Scherer kiu instalis tie dum mallonga tempo laboratorion ĥemian. Unu salono servis ekde 1804 kiel ortodoksa kapelo ĉar la belega kirketo rusa de ĉe la Historia tombejo ekfunkciis nur en 1862. Pli malfrue faritis en la teretaĝo laŭ la ideo grandduka salonoj por intelektulaj kaj distraj rondoj.[9]

Por la situacio dum la 19-a jarcento malmulto konatas. De somero ĝis oktobro 1921 estis la juna Marlene Dietrich en pensiono kiu intertempe instalitis ene post kiam ŝi loĝis en porknabina hejmo ĉe la nuna Thomas-Müntzer-strato. Ŝi estis veninta Vajmaron por ĝui privatan violonludadinstruon ĉe Robert Reitz. Tie ŝi renkontis Alma Mahler[10][11] En registro de 1941/42 oni legas pri loĝejoj kaj unu pensiono kie surokis.[12]

Ekde 1996 ĝi gastigis Goethe-Institut kiu en 2010 translokiĝis ĉe la eksa rajdejo de ĉe Ilm-parko.[13] En oktobro 2008 vendis la municipo la domon al hispana investanto kio evidentiĝis pro restaŭradprokrastoj malbona decido.[14] kaj planitis reaĉeto fare de la urbo.[15]

Motivoŝatiĝo redakti

La Stein-domo ja estas tre ŝtatata motivo kaj por bildkartoj kaj por artistoj. Jam dum la vivotempo de Charlotte von Stein ĝin pentris Georg Melchior Kraus kaj en la 20-a jarcento Adolf Noether kaj Franz Huth.[16]

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Goethes Gespräche, Biedermannsche Ausgabe, Bd. 1: 1749–1805, eldonis Wolfgang Herwig, München 1998, p. 642.
  2. "Brunnen am Haus der Frau von Stein"
  3. Monumentlisto vajmara, p. 5. Arkivita el la originalo je 2020-09-18. Alirita 2021-05-05.
  4. Stiedenvorwerk. Ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 434.
  5. [https://web.archive.org/web/20210201231217/https://www.xn--gedichteundzitatefralle-tpc.de/2015/10/w-bode-goethe-in-vertraulichen_75.html?m=1 Arkivigite je 2021-02-01 per la retarkivo Wayback Machine "Goethe in vertraulichen Briefen seiner Zeitgenossen"
  6. Wedel, Otto Joachim Moritz von. Ĉe: Effi Biedrzynski: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 471
  7. Karl Frhr. von Lyncker: Am weimarischen Hofe unter Amalien und Karl August, eldonis Marie Scheller, Berlin 1912, p. 65-64
  8. Carl Wilhelm Heinrich Freiherr von Lyncker: Ich diente am Weimarer Hof: Aufzeichnungen aus der Goethezeit, eldonis Jürgen Lauchner, Böhlau Verlag Köln-Weimar Wien 1997, ISBN 3-412-05297-3, p. 53 kaj 186.
  9. Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln/Weimar/Wien 2007, ISBN 978-3-412-20057-2, p. 250.
  10. Volker Wahl: Sie war "von Kopf bis Fuß" auf Weimar eingestellt. Marlene Dietrich als private Musikschülerin in der Goethestadt 1920/21, ĉe: Axel Stefek (eld.): Beiträge zur Weimarer Geschichte, Bd. 2021, eldonis Freunde und Förderer des Stadtmuseums Weimar im Bertuchhaus e.V., Weimar 2021, p. 9–23.
  11. Christiane Weber: "Weimar: Auf den Spuren von Weltstar Marlene Dietrich. Jahresschrift des Freundeskreises Stadtmuseum offenbart Sensation", ĉe TLZ
  12. Einwohnerbuch der Stadt Weimar
  13. "Goethe-Institut zieht am 1. Juni ins Reithaus",[rompita ligilo] TLZ, 19.5.2010
  14. "Streit um das Haus der Frau von Stein in Weimar", ĉe: MDR Kultur
  15. "Stadtrat stimmt Rückkauf vom Haus der Frau von Stein zu", SZ, 30.1.2020
  16. Hans Joachim Malberg (eld.): Weimar: 14 farbige Tafeln nach Pastellen von Franz Huth. Mit einer Einführung von Hans Malberg, Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1964, Blatt 6, (folio 6 surrete)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haus der Frau von Stein en la germana Vikipedio.

50.97785811.331791