Steinbach am Wald

komunumo en Bavario, Germanio

Steinbach am Wald estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kronach kaj en la distriktaro Supra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1664 loĝantojn.

Steinbach am Wald
Blazono
Steinbach am Wald (Germanio)
Steinbach am Wald (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Frankonio
Distrikto Distrikto Kronach
Urborajtoj
Poŝtkodo 96361
Aŭtomobila kodo KC
Oficiala Municipokodo 09476175
Subdivido 9 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Klaus Löffler
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Ludwigsstädter Str. 2
96361 Steinbach a.Wald
Demografio
Loĝantaro 3043 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 26′ N, 11° 22′ O (mapo)50.43330555555611.366694444444Koordinatoj: 50° 26′ N, 11° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 584 m
Areo 35,47 km²
Oficiala retejo http://www.steinbach-am-wald.de
vdr

Priskribo redakti

La ŝtata agnoskita ripozumloko Steinbach am Walde troviĝas ĉe la fama migradopadego Rennsteig. La komunumo norde de la Frankonia Arbaro kun agrabla aero etendiĝas kaj dekstre kaj maldekstre de Rennsteig. La loko menciitas en 1190 unuafoje. Ĝis 1388 ĝi apartenis al la Monakejo Langheim (Lichtenfels). La posedaĵo akiritis fare de la Episkoplando Bamberg. Dum la sekularigo je la komenco de la 19-a jarcento la loko iĝis parto de Bavario. Per kunfandiĝo de la antaŭe memstaraj komunumoj Hirschfeld, Windheim, Buchbach, Kehlbach kaj Steinbach am Wald estiĝis en 1978 la nuna nova komunumo.

Vidindaĵoj redakti

Vizitinda estas la Fortika kirko Sankta Johano la Baptisto (kelkaj partoj datumas de 1500) kaj la Kirko Santa Laŭrenco en Buchbach. Ĝi nomiĝas de ne malmultaj katedralo de la Frankonia Arbaro estante konstruita ne antaŭ 1970/71. Belegas i.a. ĝiaj gargojloj.

Ekzistas libertemppasiga centro kun naĝejo malaperta kaj kegloludejo, ludejoj infanaj kaj lago. La lago faritis inter 1984-86 fare de la Distrikto Kronach kaj havas 2,1 hektarojn. Disponigitis bela herbaro kuŝa, kneipp-ejo natura, pedalboatluprenejo kaj bierĝardeno. Krome estas eble fiŝkaptadi kaj praktiki glisparaŝutadon.

Ankaŭ multaj kutimoj ŝatatas kaj regule okazatas: kermesoj kun tradiciaj vestaĵ-prezentado kaj Schützen-paradoj. Ne forgesendas ĉi-kuntekste la pentekosta koncerto de lokaj muzikkluboj.

Vidu ankaŭ redakti

Rennsteigklubo 1896

 
loka gastejo
 
la loka kirko Wehrkirche Sankta Johano la Baptisto