Steinmeyer (orgenkonstruo)

La firmao Steinmeyer en Oettingen estas ekde 150 jaroj renoma produktanto de harmoniumoj kaj orgenoj.

Porcelana ŝildo sur kirko en Leutershausen.

Fondita en 1847 de Georg Friedrich Steinmeyer (1819–1901), kiu i.a. lernis ĉe Eberhard Friedrich Walcker, la firmao produktis ĝis post la Unua Mondmilito pli ol 6000 harmoniumojn. Specialan gravecon ĝi tamen havas por la orgenkonstruo. La Steinmeyer-orgeno por la festhalo en Meiningen (1913) ekz. laŭis koncepciojn de Max Reger. Ankaŭ la tutmonde plej granda preĝeja orgeno en la katedralo de Passau originas de Steinmeyer (1928), same la orgeno en la St.-Michaelis-preĝejo en Hamburgo (1960). Jam en 1914 kaj 1922 oni konstruintis la historiajn orgenojn de la baziliko de Ottobeuren. Nomindas ankaŭ la Steinmeyer-ĉeforgeno en la preĝejo St. Lorenz en Nurenbergo (1937), ĉi tiu hodiaŭ estas la dua plejgranda orgeno en Germanio.

Post kiam la firmao unue nur konstruintis konusvalvajn kestojn, ĝi poste kunevoluigis la membranoventkeston. Nuntempe Steinmeyer nur produktas ŝablono-ventkestajn orgenojn.

Literaturo redakti

  • Friedrich Högner: Hundert Jahre G. F. Steinmeyer & Co 1847–1947, C. H. Beck’sche Buchdruckerei, Nördlingen 1947
  • Hermann Fischer, Theodor Wohnhaas: 125 Jahre Orgelbau Steinmeyer 1847–1972, im Selbstverlag der Firma Steinmeyer, Oettingen (Bayern) 1972

Eksteraj ligiloj redakti