Sten Johansson
Sten JOHANSSON (naskiĝis la 1-an de aprilo 1950 en Kalmar, Svedio[1]) estas Esperanta aŭtoro kaj tradukisto.
Sten Johansson | |
---|---|
![]() Sten Johansson en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1950 en Kalmar, Svedio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | svedo |
Ŝtataneco | Svedio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto tradukisto ![]() |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn |
Aliaj aktivaĵoj | oficisto |
Esperantistiĝis en | 1966 |
Johansson loĝas en Norrköping. Li laboris en urba administrejo, pri statistiko, prognozoj, kaj analizado pri publikaj servoj.
Li kolektas informojn kaj recenzojn pri originala Esperanta literaturo kaj pri la Esperant-lingvaj aŭtoroj ĉe http://esperanto.net/literaturo/. (OLE)
En 2018 li ricevis la premion Grabowski pro sia tuta verkaro kaj ties valoro por la Esperanto-kulturo kaj pro siaj tekstoj, kiuj helpas aliajn homojn verki. En 2022 li ricevis la Laŭron de la Akademio pro la romano Sesdek ok.
Verkoj
redaktiOriginalaj
redakti- Denaska kongresano[rompita ligilo] (novelaro 1992)
- La ĉokolada biskvito
- Krokizo
- La garantiulo
- Denaska kongresano
- Nils lapona
- Kiu kaĉon kuiris ...
- Spuro en blanko
- La viro kiu restos
- Renkontiĝo kun boaco
- Ĝis revido, krokodilido! (novelaro 1996)
- Interkona mateno (teatraĵoj 1996)
- Mistero ĉe Nigra Lago (romaneto por infanoj 1997)
- Falĉita kiel fojno (krimromano 1997)
- Trans maro kaj morto (krimromano 1999)
- Neĝo kaŝas nur ... (krimromano 2001)
- La krimo de Katrina (facil-lega rakonto 2001)
- Dis! (romano 2001) (dua eldono 2015)
- Kion ajn (facil-lega rakonto 2002)
- Vojaĝo kun Katrina (facil-lega rakonto 2002)
- Memor' mortiga (krimromano 2003)
- Katrina malfruas (facil-lega rakonto 2004)
- Pasteĉo (25 beletraj stilpastiĉoj, 2005)
- Amaro (novelaro, 2005)
- Kroze - proze (esearo pri esperantlingva literaturo, 2013)[2]
- Marina, Mondial, Novjorko, 2013, 187 p. ISBN 9781595692719.
- Skabio, Mondial, 2015. ISBN 9781595693006.
- El ombro de l’ tempo, Mondial, 2017. ISBN 9781595693419.
- Marina ĉe la limo, Mondial, Novjorko, 2018. ISBN 9781595693723.
- Sesdek ok, Mondial, Novjorko, 2021, ISBN 9781595694126
- Secesio, Mondial, Novjorko, 2021, ISBN 9781595694250.
- Falaflo en maco, Mondial, Novjorko, 2023, ISBN 9781595694461.
- La nepo de Marina, Mondial, Novjorko, 2023, ISBN 9781595694591.
Noveloj aperis en Tempo Fuĝas (1995), Sferoj 10 (2000), Fervoja katastrofo (2000) kaj Mondoj (2001).
Tradukitaj
redakti- Hjalmar Söderberg: La kiso kaj 13 aliaj noveloj (1995)
- Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson, Harry Martinson: Nobela novelaro (1995)
- Torgny Lindgren: La beleco de Merab (novelaro 1995)
- En la realo troviĝas truo. Nuntempa sveda novelarto (1996)
- Torgny Lindgren: La vojo de serpento sur roko (romano 1997)
- Benjamin Jacobsen: Inter tero kaj ĉielo. Kvin gajaj memoroj (facil-legaj noveloj 1997)
- Carl Jonas Love Almqvist: Tio konvenas! (romaneto 1998)
- Hjalmar Söderberg: Doktoro Glas (romano 1998)
- Hjalmar Söderberg: La pelto kaj 14 aliaj noveloj (1999)
- August Strindberg: Sonĝodramo (dramo 1999)
- Selma Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (2002)
- August Strindberg: Insulanoj de Hemsö (romano 2005)
- Hjalmar Söderberg: La serioza ludo (romano 2016)
Aliaj
redaktiKontribuis al la revuoj Monato kaj Beletra Almanako (interalie numeroj: BA1, BA3, BA30, BA31, BA32 kaj BA50).
Eksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Sten Johansson » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Meti limon (sciencfikcia rakonto en Sferoj 10)
- Intervjuo kun Sten Johansson aperinta en La Ondo de Esperanto de novembro 2018
Referencoj
redakti- ↑ Persona paĝo de Sten Johansson en la retejo http://esperanto.net/literaturo
- ↑ Kroze - proze (esperante). Alirita 2020-12-12 .