Steno (mezurunuo)

mezurunuo de forto; egalas 1 kiloneŭtonon
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Steno.

La steno (mallongigo: sn) estas malnova mezurunuo de forto, egalanta 1000 neŭtonojn.

Difino redakti

La steno estas la fundamenta mezurunuo de forto de la metra-tuna-sekunda (MTS) sistemo de mezurunuoj. La fizika kvanto forto estas, mezurunue, [maso][longo][tempo]−2; tiel, la fundamenta mezurunuo de forto de MTS-sistemo estas

1 steno = 1 tuno · metro · sekundo−2.

La hodiaŭa Internacia Sistemo de Unuoj baziĝas sur metro, kilogramo (anstataŭ tuno), kaj sekundo, tial

1 neŭtono = 1 kilogramo · metro · sekundo−2.

Ĉar la tunuo egalas 1000 kilogramojn,

1 steno = 1000 neŭtonoj = 1 kiloneŭtono.

La mallongigo de steno estas sn.

Historio redakti

La steno estis origine proponita en 1876 de la Brita Asocio por la Altniveligo de Scienco (angle British Association for the Advancement of Science), kun la nomo funal. La nomo steno (angle sthene, france sthène) estis proponita en 1914.

La steno estis jure aprobita en 1919 en Francio, kiel parto de la metra-tuna-sekunda sistemo de mezurunuoj; Sovetio aprobis ĝin en 1933. Tamen, la steno obsoletiĝis, kune kun la MTS-sistemo, post la aprobo de la moderna MKS-sistemo en la dua parto de la 20-a jarcento.

La nomo steno devenas de la helena vorto σθένος 'sthénos “forto”.

Referencoj redakti

  • Fenna, Donald. (2002) “m. t. s. system”, A Dictionary Of Weights, Measures, and Units (angle). Oxford University Press.