Malfermi la ĉefan menuon

Stepan ZORJAN (armene: Ստեփան Զորեան) pli bone konata per la militnomo Rosdom (Ռոստոմ), (1867-1919) estis unu el la tri fondintoj de la Armena Revolucia Federacio kune kun Kristapor Mikaeljan kaj Simon Zavarjan, ankaŭ parto de Armena nacia liberiga movado.

Rosdom mortis en 1919, en la urbo Tbiliso kun 52 jaroj. Li estis la ununura el la tri fondintoj de Armena Revolucia Federacio kiu vidis sendependan Armenion, kiu estis unu el la ĉefaj celoj de la partio.