Stephan Schulzer von Müggenburg

Stephan Schulzer von Müggenburg [stefan ŝulcer fon mugenburg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulzer István estis hungaria aŭstra-kroata mikologo, oficiro. Lia botanika nomo estis Schulzer.

Stephan Schulzer von Müggenburg
Stephan Schulzer von Müggenburg
Stephan Schulzer von Müggenburg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1802 (1802-08-19)
en Gornji Viduševac
Morto 5-an de februaro 1892 (1892-02-05) (89-jaraĝa)
en Vinkovci
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo botanikisto • fungosciencisto • oficiro
vdr

Stephan Schulzer von Müggenburg[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1802 en Gornji Viduševac (Kroata reĝlando, Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 5-an de februaro 1892 en Vinkovci (Aŭstrio-Hungario, nun en Kroatio).

Biografio redakti

Stephan Schulzer von Müggenburg studis en militista akademio en Olmütz, poste li estis oficiro de la Aŭstra Imperio. Baldaŭ li akiris la rangon kapitano kaj libertempe li interesiĝis pri fungoj. Dum estingo de fajro liaj manoj difektiĝis, tial li estis emeritita. Li ekloĝis en Mohács kaj okupiĝis pri fungoj. Li debutis kiel verkisto pri fungoj en 1845. Dum la hungara revolucio de 1848 li denove estis aktiva soldato, poste li estis gvidanto de armeaj lernejoj, fine en 1852 li denove emeritiĝis kaj retiriĝis al la fungoj. Lia edzino naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Schwämme und Pilzen aus Ungarn und Slawonien (manuskripto)
  • Systematische Aufzählung der Schwämme Ungarns, Slavoniens und des Banates, welche diese Länder mit anderen gemein haben (1857)
  • Die bisher bekannten Pflanzen Slavoniens, Verhandlungen k.k. Zoolog.-Botan. Ges. (1866)
  • Mykologische Beiträge (1870)
  • Magyarország hártyagombáinak válogatott képei (1873—1877)

Memorigiloj redakti

La genro Schulzeria (Agarikaloj) portas sian nomon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti