Turdus naumanniStepturdo estas specio de turdo, kiu reproduktiĝas en orienta Siberio kaj travintras en Ĉinio kaj ĝis en sudorienta Azio. Estas du distingaj subspecioj, T. n. naumanni, kaj la pli norde reproduktanta T. n. eunomus. Tiuj ricevas foje specifan statuson kiel Naŭmana turdo kaj StepturdoBruna stepturdo respektive.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stepturdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdoj Turdus
Specio: T. naumanni
Turdus naumanni
Temminck, 1820
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La latina scienca nomo Turdus naumanni komponas la duan parton pri la specio laŭ Johann Andreas Naumann kaj Johann Friedrich Naumann, kiuj en sia naturhistoria verko priskribis multajn birdojn.

Tiu specio reproduktiĝas en malfermaj arbaraj areoj. La norda formo, kiel oni povus supozi, plie toleras montarajn kaj tundrobordajn habitatojn. Tiu specio estas tre migranta, kaj vintras en suda al sudorienta Azio, ĉefe en Ĉinio kaj najbaraj landoj. Ambaŭ subspecioj estas raraj vagantoj al okcidenta Eŭropo.

Ili nestumas en arboj, kie la ino demetas 3-5 ovojn en ŝajne fuŝa sed tre kovrita nesto. Migrantaj kaj vintrantaj birdoj ofte formas etajn arojn. Ili estas ĉiomanĝantaj, ĉar nutras sin el ampleksa gamo de insektoj, ĉefe moskitoj, tervermoj kaj beroj.

Tiu estas mezgranda sed fortika turdo, iom simila laŭ strukturo al malgranda Griza turdo.

La Stepturdo havas palbrunajn dorson kaj kapon. La vizaĝo, brusto, flankaj punktoj kaj pugo estas ruĝecaj, kaj la ventro kaj la subvosto estas blankaj. La subflugiloj estas ruĝecbrunaj kaj estas pala superokula strio. T. n. eunomus havas pli malhelbrunajn dorson kaj pugon, kaj la vizaĝo, brusto kaj flankaj punktoj estas nigraj.

La inoj de ambaŭ formoj estas sufiĉe similaj al la respektivaj maskloj, sed nematuruloj havas pli svagan bildon.

La masklo de Stepturdo havas simplan flutecan aŭ fajfan kanton, similan al tiu de Ruĝaksela turdo. Oni sugestis, ke estas geografiaj variantoj en la voĉo.

ovoj de Turdus naumanni - Muzeo de Tuluzo

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2004). Turdus naumanni. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Datumbazero inkluzivas verigadon kial ĉi specio estas malplej zorgiga.

Literaturo redakti