Sterkuliacoj

(Alidirektita el Sterculiaceae)

Sterkuliacoj (Sterculiaceae) estas planta familio de la dukotiledonaj plantoj, el la rordo de malvaloj. Ĝi entenas pli ol 1000 speciojn en ĉ. 70 genroj, el kiuj la plej gravaj estas la sterkulio, la kakaoarbo, la mansonio. La specioj estas ĉefe arbedoj kaj arboj kaj kreskas sur la tropiko. La floron karakterizas la nombro 5.

  • Sterkulio (Sterculia) estas genro de tropikaj arboj, le kiuj plej gravaj estas la specioj apartenantaj al kolao.
    • kolao estas iu ajn el la arboj el la genro sterkulio (precipe specio Sterculia acuminata), kun citronformaj fruktoj enhavantaj kvin ruĝajn kaj blankajn, amarajn, kafeinhavajn grajnojn, kies kotiledonojn oni maĉas. Ĝi kultivatas enn tropika Ameriko kaj Afriko. (La kolanukso estas la frukto de la kolaoarbo)
  • kakaoarbo (Theobroma) (Theobroma cacao) havas maldikajn, ledecajn foliojn, tre malgrandajn flavajn florojn, kiuj grandnombre aperas ankaŭ sur la trunko. Ĝi havas 15-25 cm longajn, kukumosimilajn fruktojn kun dika, ligneca ŝelo kaj kvin vicoj da grajnoj, utilegeblaj por fabrikado de kakaopulvoro kaj ĉokolado. (La kakaobutero estas densa oleo, kiun oni ekstraktas el kakao, uzata por kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj.)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sterkuliacoj
Firmiana simplex
Firmiana simplex
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Sterkuliacoj Sterculiaceae
Genroj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aliaj specioj de la familio

  • manarbo (Cheirostemon platanoides) havas stamenojn kiuj staras el la floro kiel la manofingroj
  • obutoarbo (Nesegordonia papaverifera), ties arbon eĉ la termikoj, fumgoj, insektoj ne damaĝas
  • Melochia corchofolia” estas herbo, ties folio uzatas en Nord-Hindio kiel legomaĵo.
  • Melochia umbellata”, ties fibrojn oni uzas.