Stetten AG

komunumo de Svislando

Stetten (prononcu: ŝtetn) estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1547 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Stetten
Blazono de Stetten
Vilaĝa centro de Stetten
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 24′ 5″ N 8° 18′ 25″ O / 47.40139 °N, 8.30694 °O / 47.40139; 8.30694 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 5″ N 8° 18′ 25″ O / 47.40139 °N, 8.30694 °O / 47.40139; 8.30694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1547
Areo 4,41 km²
Alteco 383 m super marnivelo
Poŝtkodo 5608
Komunumkodo 4041
Mapo de Stetten
vdr

Geografio redakti

 
Komunuma domo

La komunumo Stetten situas ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss. La vilaĝa centro troviĝas en distanco de proksimume 500 metroj de la rivero.

La teritorio e la komunumo etendiĝas sur areo de 4,41 km², de kiuj 1,23 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,74 km² de konstruaĵoj. La tuta komunumo troviĝas en la ebenaĵo de Reuss kaj ĝia teritorio estas preskaŭ ebena. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 420 m s.m kaj ĝia plej malalta punkto je 348 m s.m. ĉe la borod de la rivero Reuss.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Stetten limas en nordo al Niederrohrdorf, en oriento al Remetschwil, en sudoriento al Künten, en sudo al Niederwil, en okcidento al Tägerig, kaj en nordokcidento al Mellingen.

Trafiko redakti

Stetten situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Baden kaj estas konektita al la publika trafikreto per du poŝtaŭtolinioj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 7 kilometrojn norde en Dättwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Stetten datiĝas el la jaro 998. La vilaĝo en tiu tempo estis plej parte posedaĵo de la Monaĥejo Einsiedeln.

En mezepoko en Stetten regis la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris la regionon, kaj Stetten fariĝis parto de la voktejo Rohrdorf en la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Niederrohrdorf fariĝis politika komunumo de la argovia distrikto Baden.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti