Steve Khan

usona muzikisto

Steve KHAN (* 28-an de aprilo 1947 en Los-Anĝeleso) estas usona kunfandmuzika gitaristo.

Steve Khan
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1947 (1947-04-28) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Sammy Cahn
Okupo
Okupo gitaristo • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • muzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Khan devenas el muzikistofamilio. La filo de kantoverkisto Sammy Cahn ricevis ekde la kvina vivojaro instruon pri pianludo, transiris pli malfrue poste al frapinstrumentaro, kiun li ludis je la rokmuzikistaro Chantays kaj en aliaj bandoj. Dum sia studo (muziko kaj psikologio) ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso li transiris en 1966 al gitaro; li sekvis privatajn secionojn de Ron Anthony. En 1969 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li muzikis kun James Brown, Aretha Franklin, Diane Schuur kaj Blood, Sweat & Tears same kiel kun George Benson, Hubert Laws, Bob James, Don Grolnick, Billy Cobham aŭ Tom Scott. Liaj kunmuzikadoj kun Brecker Brothers (ĝis 1977) kaj kun Steely Dan kontribuis al tio, ke liaj kvalitoj kiel studiogitaristo klare reliefiĝis. Ekde 1974 li prezentis ankaŭ kun Larry Coryell kiel gitarduopo. Ekde 1977 li prezentis proprajn muzikalbumojn. Li koncertvojaĝis kun la ĉiustelularo „CBS All Stars“ kaj ekde 1981 kun la propra ensemblo „Eye Witness“. En 1986 li estis membro de „Weather Update“ de Joe Zawinul, antaŭ ol li vojaĝis kun „Elements“ kaj kun Mike Mainieri. Lia albumo „Local Color“ (1987) kun Rob Mounsey estis kandidatigita por Grammy. Li kunverkis la sonregistraĵojn por la albumo Amandla de Miles Davis (1989).[1] En 1994 li vojaĝis kun Anthony Jackson kaj Dennis Chambers tra Eŭropo (The Suite Case. Live in Köln). Vojaĝo en Japanujo kun la projekto A Tribute to Cal Tjader de Dave Samuels donis al la du la ideon fondi kune kun Dave Valentin la Caribbean Jazz Project, je kies unuaj du albumoj („New Horizons“, 2000; „Paraiso“, 2001) li kunverkis. Kun John Patitucci kaj Jack DeJohnette li muzikas triope ekde meze de la 1990.

Khan laboras ankaŭ kiel muzikinstruisto, publikigisto kaj produktisto; li verkis ekzemple instrulibrojn kiel „Pentatonic Khancepts“ aŭ „Contemporary Chord Khancepts“ (ambaŭ en 2002). En liaj retpaĝoj troviĝas ankaŭ la transskribaĵoj de Khan de soloj de aliaj muzikistoj, ekz. de Wes Montgomery aŭ John Scofield.

La japana fakrevuo Jazz Life deklaris Khan-on unu el la 22 plej gravaj ĵazgitaristoj ĉiutempaj.

Diskoj redakti

  • The Collection (1977-1979, kompilaĵo el la albumoj Tightrope, The Blue Man kaj Arrows)
  • Evidence (1980, solo-albumo)
  • Crossings (1994)
  • You Are Here (1997)
  • The Green Field (2005)

Konsultlibraj notoj redakti

Rimarkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti