Steve Reich

usona komponisto

Steve REICH [stiv rajŝ] (naskiĝis kiel Stephen Michael Reich la 3-an de oktobro 1936 en Novjorko, Usono) estas usona komponisto. Li estas plej fama por minimumisma muziko. Lia muzika stilo estas tre influa.

Steve Reich
Bazaj informoj
Naskonomo Stephen Michael Reich
Naskiĝo 3-an de oktobro 1936 (1936-10-03) (87-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Edz(in)o Beryl Korot
Deveno Usono Novjorko, Usono
Ĝenroj klasika muziko, minimumismo
Aktivaj jaroj 1963nuntempo
Retejo stevereich.com
Persona informo
Naskonomo Stephen Michael Reich
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Mills College at Northeastern • Lernejo JuilliardUniversitato Cornell
Familio
Edz(in)o Beryl Korot
Okupo
Okupo komponistomuzikisto • videisto
Verkoj Variations for Vibes, Piano, and Strings
Daniel Variations
Eight Lines
Double Sextet
TTT
Retejo https://stevereich.com
vdr

Frua vivo redakti

Liaj gepatroj eksedziĝis, kaj li kreskis inter Novjorko kaj Kalifornio. Tiu influis lian kanton Different Trains (esperante malsamaj trajnoj). Lia familio estas juda. Li universitatas en Kalifornio.

Muziko redakti

Lia muziko estas plejparte minimumisma. Liaj fruaj kantoj uzis registraĵojn, sed liaj postaj kantoj uzas orkestron. Li foje uzas temojn pri homaj rajtoj, aktualaĵoj, filozofio, historio kaj judismo.[1][2][3][4][5][6][7][8]

En 1994, Steve Reich publikigis operon nomitan The Cave (La groto). La titolo referencas al la Groto de la Patriarkoj. La rakontaro de la opero estas bazita sur la historio de Abraham kaj de lia tuja familio kiel tiu estas rakontita en la variaj religiaj tekstoj, kaj kiel ĝi estas komprenata de unuopaj individuoj el diversaj kulturoj kaj religiaj tradicioj.

Referencoj redakti