Steven John WILSON, naskiĝinta la 3an de novembro 1967 en Kingstono ĉe la Tamizo,[1] Londono, estas angla multinstrumentista muzikisto, kantisto kaj komponisto, ordinare kunligita al la sceneco de progresiva roko. Kvankam precipe konata kiel gvidisto de la grupo de roko progresiva Porcupine Tree, Wilson partoprenis al pluraj aliaj projektoj, kaj nune produktas muzikon nur kiel sola artisto.

Steven Wilson
Steven Wilson koncertanta per kvinŝnura basgitaro en Freiburg en 2018
Steven Wilson koncertanta per kvinŝnura basgitaro en Freiburg en 2018
Bazaj informoj
Naskonomo Steven John Wilson
Naskiĝo 3-an de novembro 1967 (1967-11-03) (56-jaraĝa)
en Kingstono ĉe la Tamizo
Ĝenroj Progresiva roko, Metalroko, Etosmuziko
Profesio Muzikisto, verkisto, faradisto
Instrumentoj kantado, gitaro, basgitaro, piano, klavaro, melotrono, fluto, banĝo
Aktivaj jaroj 1984 - nuntempo
Eldoninto Kscope, Caroline International
Retejo www.stevenwilsonhq.com
Persona informo
Lingvoj angla
Loĝloko Hemel Hempstead
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Cavendish School
Okupo
Okupo inĝenierogitaristosoninĝenierokantistokantoverkistomuzikproduktisto • plurinstrumentisto • diskografa artisto • komponistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.stevenwilsonhq.com/
vdr

Biografio redakti

Steven Wilson naskiĝis la 3an de novembro 1967 en Kingstono ĉe la Tamizo. Li estis logata de muziko ekde ok jaraĝa. Sia infano estis lulata de la kulturo muzika de siaj gepatroj, adpetoj de muzikoj progresivaj. Dek-unu jaraĝa, li trovis klasikan gitaron kaj doniĝis al eksperimentadoj sonaj per aparataro maldetala (mikrofono, surbendigilo) fabrikita de sia patro, inĝeniero.

Inter 1984 kaj 1986, Steven Wilson surbendigis kun la grupoj Altamont kaj Karma. Danke al la sukceso de Porcupine Tree, kelkaj komponaĵoj reaperis. Dum sia sperto kun tiuj grupoj, sia stilo muzika orientiĝis al progresiva roko kaj psikedela rokmuziko

En 1987 Steven Wilson fundis du grupojn: No-Man kun Tim Bowness kaj Porcupine Tree kun sia amiko Malcom Stocks. Porcupine Tree estis unue blaga projekto pri fikcia rokgrupo de la sepdekaj jaroj, tiel la du amikoj pruvis la ekzistadon per la komponaĵoj de Steven Wilson, inspirataj de la grandaj grupoj de iliaj infanecoj kiel Pink Floyd. Sed rapide Steven Wilson komprenas ke tiuj komponaĵoj estas enmarketigindaj kaj surbendigas du albumojn: On the sunday of life en 1991 kaj Up the downstairs en 1993. La projekto de Steven Wilson, nome Porcupine Tree iĝis vera grupo en 1993 kun Colin Edwin (basgitaro), Richard Barbieri (klavaroj) kaj Chris Maitland (drumoj), Wilson gitaranta kaj kantanta. La grupo surbendiĝis ankoraū ok albumojn inter 1995 kaj 2009, esplorante diversajn muzikajn stilojn kaj iĝis sukcesa. En 2002 la drumisto Gavin Harrison antaūigis Chris Maitland kaj en 2010 la grupo haltiĝis, ĉiuj anoj estis volantaj engaĝiĝi en diversajn projektojn.

En 2008 Steven Wilson, vojaĝanta tra la tuta mondo, surbendiĝis sian unuan albumon solan: Insurgentes, eklektika albumo kies titolo elvenas el nomo de stratego en Meksiko.

 
Steven Wilson en 2016.

Post Insurgentes, li engaĝiĝis pri la miksado de pluraj albumoj de grandaj grupoj de roko kiel King Crimson kaj Jethro Tull. Kaj komencis verki tion kio iĝis lia dua albumo: Grace for Drowning, duobla albumo dividita je du partoj: Deform to form a star kaj Like dust I have cleared from my eye, pli malluma ol la unua. En tiu albumo troviĝas muzikistoj, kiel Jordan Rudess (Dream Theater), Steve Hackett (Genesis) aū Pat Mastelotto kaj Tony Levin (King Crimson). Tiu albumo estis tiela sukceso ke Steven Wilson decidis foriri je turneo kun Marco Minnemann (drumoj), Nick Beggs (basgitaro kaj Chapman Stick), Adam Holzman (klavaroj), Theo Travis (transversa fluto kaj saksofono) kaj Aziz Ibrahim kaj Niko Tsonev (gitaroj). Dum tiu turneo, en Meksiko, estis subendigata koncerto por la DVD Get all you deserve.

En 2012 Steven Wilson komencis komponi sian trian albumon, The raven that refuse to sing en kiu oni retrovas la muzikistojn de la turneo, escepte de la gitaristo Niko Tsonev, anstataŭita de Guthrie Govan. La albumo estis surbendigata en Los-Anĝeleso kaj miksadata de Alan Parsons. Ĝi estis sukcesa.

En 2015 aperis la kvara albumo de Steven Wilson: Hand. Cannot. Erase., inspirataj de la vera historio de Joyce Vincent, juna londonina virino, kiu estis retrovata en sia loĝejo du jarojn post sia mortiĝo. En tiu albumo, Steven Wilson kunlaboris kun la israelina kantistino Ninet Tayeb.

Komence de 2017, Steven Wilson laboris pri sia kvina albumo To The Bone kiu surmerkatiĝis je la 18a aûgusto.

Aliaj projektoj redakti

Blackfield redakti

Blackfield estas rokgrupo fondita en 2001 de Steven Wilson kaj israela kantisto Aviv Geffen. Ili surbendigis kvin albumojn, sed sur la kvara Steven Wilson aperis nur kiel faristo kaj gastata gitaristo kaj kantisto. La kvina aperis en februaro 2017.

Bass Communion redakti

Bass Communion estas kaŝnomo sub kiu Steven Wilson surbendigis naū albumojn de instrumenta kaj minimalista muziko inter 1998 kaj 2011.

Storm Corrosion redakti

Storm Corrosion estas muzika projekto de Steven Wilson kaj Mikael Akerfeldt de la metalgrupo Opeth. La samnoma albumo, aperigita en 2012, enhavas folkloran sed esoteran kaj mallumegan muzikon.

Incredible Expanding Mindfuck redakti

Incredible Expanding Mindfuck estas kaŝnomo sub kiu Steven Wilson surbendigis kvar albumojn de krautroka kaj eksperimenta muziko inter 1996 kaj 2001.

Referencoj redakti