Stevia rebaudianamielherbo estas planto kiu originas el subtropika kaj tropika Sud- kaj Mezameriko. La planto ankoraŭ troviĝas nekultivata sur la altebenaĵo en la limregiono inter Brazilo kaj Paragvajo. Tie la planto jam dum jarcentoj estas uzata kiel dolĉigilo por trinkaĵoj kiel mateo kaj medicinaj trinkaĵoj kaj en herbekstraktoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stevia rebaudiana
Stevia rebaudiana
Stevia rebaudiana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Tribo: Asteroidoj Asteroideae
Genro: Stevio Stevia
Stevia rebaudiana
Bertoni Bertoni 1905
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Stevia rebaudiana estas plurjara planto el la familio de la asteracoj, kiu estas polenita per la vento. La planto plejofte estas kultivata kiel unujara rikoltaĵo. La planto povas kreski ĝis alto de unu metro kaj havas mallarĝajn foliojn kiuj longas tri centimetrojn. Kultivi el semoj estas malfacila ĉar la planto ne estas sinpolena kaj ĝenerale 13-15% de la semoj bone ĝermas, eĉ kiam la semoj estas freŝaj (ne pliaĝaj ol 6 monatoj).

La planto ŝatas varman kaj humidan lokon, sed ne kun "malsekaj piedoj". La grundspeco povas esti acideta, sabla lomo. Dum plilongiĝantaj tagoj la folioj disvolviĝas; dum plimallongiĝantaj tagoj la planto ekfloras. Ĝi estas ofertata en majo kaj junio en ĝardencentroj sub la nomo "mielherbo" aŭ la patentita nomo "Stepa".

La planto estas uzata ankaŭ por vizaĝokremoj, mankremoj, piedungventoj, lipbalzamoj, dentopastoj kaj kiel dolĉigilo, ekzemple per steviolo. La planto stevio enhavas komponaĵon konatan kiel steviolo kiu, kiam elprenita, havas 300 fojojn la dolĉecon de la sukero dum ĝi havas minimuman efikon sur la sangosukero.[1]

 
Pulvoro de Stevia rebaudiana

Notoj redakti

  1. La informo pri multobligilo de dolĉeco kiel "300 fojojn" devenas el subjektivaj pritaksoj de aro de testitaj subjektoj Arkivigite je 2009-01-23 per la retarkivo Wayback Machine kiuj gustis variajn dissolvaĵojn kompare al standarda dissolvaĵo de saĥarozo. Fontoj referencitaj en tiu artikolo diras ke steviosidoj havas ĝis 250 fojojn la dolĉecon de la saĥarozo, sed aliaj, kiaj steviproduktaj firmaoj kiaj SweetLeaf, postulas 300 fojojn. 1/3 al 1/2 tekuleraĵoj (1.6–2.5 ml) de steviosida pulvoro estas postulita kiel havanta ekvivalentan dolĉigan povon al 1 taso (237 ml) de sukero.