Karl Stig-Erland "Stieg" LARSSON (la 15an ‏ de aŭgusto 1954 - la 9an de novembro 2004) estis sveda verkisto, ĵurnalisto kaj politika aktivulo.

Stieg Larsson
Persona informo
Stieg Larsson
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1954 (1954-08-15)
en Skelleftehamn
Morto 9-an de novembro 2004 (2004-11-09) (50-jaraĝa)
en Stokholmo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Högalids columbarium vd
Religio ateismo vd
Etno svedoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Gefratoj Joakim Larsson vd
Edz(in)o
Amkunulo Eva Gabrielsson vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • redaktisto • scenaristo vd
Aktiva dum 1990– vd
Verkado
Verkoj Millennium vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas famkonata pro verko de la Millennium Trilogy serio de suspenslibroj kiuj gajnis tutmondan sukceson post lia morto [1].

Vivo redakti

Larsson naskiĝis en la vilaĝo de Skalpetaman proksime de la urbo Skalpeta en nordorienta Svedio kaj lia familio translokiĝis al Umeå baldaŭ poste [2]. Ĝis naŭjaraĝa li kreskis kun siaj geavoj, dum liaj gepatroj provis sian bonŝancon en Stokholmo [3]. Li servis devigan servon en la sveda armeo kaj poste iris al Etiopio por helpi la ribelantojn de Eritreo en la Eritrea Popola Liberiga Fronto. Reveninte hejmen al Svedio, li provis malsukcese esti akceptita en la Lernejon de Ĵurnalismo en Stokholmo, la trejnejo de multaj el la bonkonataj ĵurnalistoj de Svedio. Anstataŭe li fariĝos grafikisto.

Komence de sia kariero li aktivis en la Sveda Komunista Partio Kommunistiska Arbetareförbundet (Komunista Laborista Ligo) [4]. Li ankaŭ estis unu el la plej famaj ŝatantoj de sciencfikcio en Svedio, kaj vivtenis sin laborante kiel fotisto.

En siaj dudekaj jaroj li ŝanĝis sian nomon de la nomo "Stig" al la nomo "Stieg" en kiu li iĝis fama. La prononco de ambaŭ nomoj estas la sama (Stig). La nomŝanĝo estis farita ĉar en tiu tempo li renkontis alian fotiston kun literaturaj ambicioj kiuj portis la nomon Stig Larsson. La du pensis, ke estonte ili estos famaj, do unu el ili devus ŝanĝi la literumon de sia nomo. Efektive, poste, ambaŭ iĝis konataj aŭtoroj en Svedio [5].

Dum kelka tempo li redaktis la trockisman revuon "Fjärde internationalen" (La Kvara Internacio) kaj verkis por aliaj maldekstraj revuoj [6]. Li ankaŭ funkciis kiel verkisto kaj redaktisto por svedaj sciencfikciaj revuoj, kaj inter 1978 kaj 1979 li estis la prezidanto de la plej granda sciencfikcia fanklubo de Svedio, "Skandinavisk Förening för Science Fiction" (SFSF, Skandinavia Sciencfikcia Societo). Li ankaŭ laboris kiel grafikisto por la plej granda novaĵagentejo en Svedio (Tidningarnas Telegrambyrå - TT) de 1977 ĝis 1999 [7].

La politikaj kredoj kaj spertoj de Larsson kiel ĵurnalisto igis lin fondi la "Sveda Ekspozicio-Institucio", institucio kiu specialiĝis pri la batalo kontraŭ la ekstrema dekstro en Svedio, por kontraŭstari la efikojn de la "blankpotenca kulturo" inter junuloj kaj en lernejoj [8]. En tiu ĉi kadro li fondis revuon nomitan "Expo". Larsson iĝis grava batalanto en la batalo kontraŭ la ekstrema dekstro kaj rasismo en Svedio. Li iĝis influa porparolanto, kaj aperis en altprofilaj konfrontiĝoj kontraŭ dekstrulaj homoj. Dum jaroj li vivis sub minacoj sur sia vivo de siaj politikaj malamikoj.

50 jaraĝa Larsson mortis en Stokholmo pro koratako. Onidiroj, ke liaj politikaj malamikoj damaĝis lin, montriĝis senbazaj [9]. Post lia morto, konfliktoj aperis inter liaj konuloj koncerne lian heredon. Li ne lasis validan testamenton, do lia partnero de 32 jaroj, la arkitekto Eva Gabrielsson, heredis nenion, ĉar ili neniam geedziĝis [10]. Gabrielson estas en longedaŭra disputo kun la familio de Larsson pri lia bieno taksita je dekoj da milionoj da dolaroj [11]. En 2011 Gabrielson publikigis aŭtobiografian libron, traktante ŝian vivon kun Larsson kaj ŝian lukton kun lia familio [12].

Verkado redakti

Larsson postlasis tri kompletajn verkaĵojn, kiuj ne estis publikigitaj en lia vivdaŭro. Li verkis ilin kiel ŝatokupo, kaj ĝis baldaŭ antaŭ lia morto ne provis publikigi ilin [13]. La unua verkaĵo estis publikigita en Svedio en 2005 sub la titolo "Män som hatar kvinnor" (Viroj kiuj malamas virinojn) kaj iĝis konata internacie kiel Knabino kun Drako-Tatuo. La verkaĵo estis sukceso en Skandinavio kaj la tuta mondo, kaj ĝis marto de 2015 vendis 80 milionojn da kopioj, kaj estis tradukita en 40 lingvojn [14]. La verkaĵoj estis publikigitaj kiel trilogio konata kiel la Millennium Trilogy (Jarmila trilogio). Millennium estas la nomo de revuo kie la protagonisto de la verkaĵoj laboras). Larsson lasis grandajn partojn de la kvara verkaĵo sur komputilon en la posedo de Gabrielson, same kiel resumojn por aliaj verkaĵoj en serio kiu laŭsupoze devus atingi dek verkaĵojn.

La unua verkaĵo en la serio, "Knabino kun Drako-Tatuo", estis filmita en Svedio en 2009. La verkaĵoj La knabino kiu ludis kun fajro kaj La knabino kiu piedbatis la nesto de la vespoj ankaŭ estis adaptitaj en filmon kaj estis publikigitaj en 2009 kaj 2010.

La libroserio havas du ĉefajn protagonistojn, ĵurnaliston nomitan Michael Blomqvist, kaj komputilpiraton nomitan Lisbeth Salander. Ĉie en la libroj, ligo estas insinuita inter la herooj kaj tiuj de Astrid Lindgren [15]. La nomo Blomqvist estas la sama kiel "Kala Blomqvist", juna detektivo en la verkoj de Lindgren, dum Salander memorigas Pipi en ŝiaj trajtoj kaj konduto [16]. Blomqvist, viro en siaj fruaj kvardekaj, estas la fondinto de sendependa revuo nomita "Millennium", kaj havas detektivan talenton, kiun li uzas por sia laboro kiel enketĵurnalisto kaj por solvi misterojn [17]. Salander estas 24-jaraĝa komputilpirato kiu laboras por firmao nomita "Milton Security" kiu disponigas sekurecservojn. La libroj rilatas kun humuro kaj senkaŝa kritiko al nuntempa sveda socio, kaj denuncas la sociajn fenomenojn de entreprena korupto.

Verkaro redakti

Nefikciaj romanoj redakti

  • Stieg Larsson, Anna-Lena Lodenius: Extremhögern, Stockholm, 1991;
  • Stieg Larsson, Mikael Ekman: Sverigedemokraterna: den nationella rörelsen, Stockholm, 2001;
  • Stieg Larsson, Cecilia Englund: Debatten om hedersmord: feminism eller rasism, Stockholm, 2004;
  • Richard Slätt, Maria Blomquist, Stieg Larsson, David Lagerlöf m.fl.: Sverigedemokraterna från insidan, 2004.

Serio Millennium redakti

Referencoj redakti

  1. Cohen, Nick, "Read Stieg Larsson, the bestselling socialist militant", The Observer, 13 September 2009.
  2. Ansedel för Erland Larsson och Gerd Dagny Vivianne Boström. Alirita 2023-02-01.
  3. . Berättelsen om Stieg Larsson (svede). Arkivita el la originalo je 6 October 2011. Alirita 15 June 2011.
  4. Steig Larsson. Books of the World. Arkivita el la originalo je 9 October 2010. Arkivigite je 2010-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
  5. . Stig Larsson: Han ändrade själv stavningen (svede). Arkivita el la originalo je 20 July 2011. Alirita 15 June 2011. Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Biography – Background – Stieg Larsson, the man behind Lisbeth Salander (9 November 2004). Arkivita el la originalo je 30 April 2009. Alirita 5 August 2010.
  7. Biography – Background – Stieg Larsson, the man behind Lisbeth Salander (9 November 2004). Arkivita el la originalo je 30 April 2009. Alirita 5 August 2010.
  8. About Expo (7 May 2010). Arkivita el la originalo je 12 August 2010. Alirita 5 August 2010. Arkivigite je 2010-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Barry Foreshaw Crime Writer Taken Too Soon The Times la 23abn de aŭgusto 2008
  10. "The Mystery of Stieg Larsson", 8 October 2010.
  11. The Girl who didn't Inherit a Fortune: Widow of bestselling Swedish author Stieg Larsson has not seen a penny of his £20m Daily Mail la 3an de januaro 2010
  12. Sciolino, Elaine, "A Word From Stieg Larsson's Partner and Would-Be Collaborator", The New York Times, 17 February 2011.
  13. Itzkoff, Dave, "Unpublished Manuscripts by Stieg Larsson Are Found", The New York Times, 8 June 2010.
  14. Begley, Sarah, "Here's the Cover for the New Book in Stieg Larsson's Millennium Series", 21 March 2015.
  15. . Stieg Larsson (28 July 2009). Arkivita el la originalo je 13 July 2011. Alirita 5 August 2010. Arkivigite je 2011-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
  16. . Pippi Longstocking → Stieg Larsson (29 July 2009). Arkivita el la originalo je 13 July 2011. Alirita 5 August 2010. Arkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Literature.com answer on the nickname. Retrieved 11 February 2012.

Eksteraj ligiloj redakti