La stilo Chiaramonte estas stilo de gotika arĥitekturo en Sicilio dum la 14-a jarcento.

Fenestro en la ena korto de la Palaco Chiaramonte en Palermo

Karakterizaj por tiu ĉi stilo estas la kubformo de palacoj, kies teretaĝoj pro defendaj celoj plejofte estis senfenestraj; krome la akcentado de fenestroj kaj pordoj per ornamaĵoj laŭ formo de larĝaj bendoj kun zigzagskemo.

La stilo nomiĝas laŭ la nobela dinastio Chiaramonte, kiu dum tiu ĉi jarcento estis unu el la plej potencaj familioj en Sicilio kaj kies Palaco Chiaramonte en Palermo estas frua ekzemplo por ĉi tiu konstrustilo.

Aliaj ekzemploj por la stilo Chiaramonte estas Palaco Sclafani in Palermo, Palaco Mergulese Montalto en Sirakuso, monaĥejo Santo Spirito en Agrigento kaj la preĝejo Ĉielenpreno de Maria de Erice.

Literaturo redakti

  • Brigit Carnabuci: Sizilien. Griechische Tempel, römische Villen, normannische Dome und barocke Städte im Zentrum des Mittelmeeres (= DuMont Kunst-Reiseführer). 6-a, aktualigita eldono. DuMont Reiseverlag, Ostfildern 2011, ISBN 978-3-7701-4385-6.