Stipo

(Alidirektita el Stipa)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stipo (fungoscienco).

Stipo (latine Stipa) estas genro de plurjaraj herboj el poacoj kun pli ol 250 specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stipa
Stipa tenuifolia
Stipa tenuifolia
Biologia klasado
Filumo: Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Stipeoj Stipeae
Genro: Stipa
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Stipoj kreskas sur herbejoj, stepoj de la tropiko, subtropiko, kontinenta zono. Ilin karakterizas la ofte 30 cm longaj, hirtaj aristoj.

Specioj redakti

Jen kelkaj specioj de la genro Stipo.

  • sabla stipo (Stipa sabulosa) kreskas sur la Granda Hungara Ebenaĵo.
  • orfulina haro (Stipa pennata) kreskas en mezmontaro.
  • alfo (Stipa tenacissima) estas Nord-Afrika herbo, kiu havas preskaŭ 1 m longajn, solidajn, cilindroformajn, volviĝantajn foliojn, kiujn oni uzas por fabriki specon de malpeza papero, uzata precipe ĉe multaj anglaj libroj. Oni uzas ĝin ankaŭ por fari esperaĵojn (plektita laboraĵo kiel ŝnuro, mato, korbo ktp).
 
Stipa pennata
 
Stipa viridula

Homa uzo redakti

Kelkaj specioj de stipo estas ĝardene kulturataj kiel ornamaj herboj. Unu specio, alfo, havas signifon por paperfabrikado.