Stipo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stipo (fungoscienco). |
Stipo (latine Stipa) estas genro de plurjaraj herboj el poacoj kun pli ol 250 specioj.
Stipa | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stipa tenuifolia
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo
redaktiStipoj kreskas sur herbejoj, stepoj de la tropiko, subtropiko, kontinenta zono. Ilin karakterizas la ofte 30 cm longaj, hirtaj aristoj.
Specioj
redaktiJen kelkaj specioj de la genro Stipo.
- sabla stipo (Stipa sabulosa) kreskas sur la Granda Hungara Ebenaĵo.
- orfulina haro (Stipa pennata) kreskas en mezmontaro.
- alfo (Stipa tenacissima) estas Nord-Afrika herbo, kiu havas preskaŭ 1 m longajn, solidajn, cilindroformajn, volviĝantajn foliojn, kiujn oni uzas por fabriki specon de malpeza papero, uzata precipe ĉe multaj anglaj libroj. Oni uzas ĝin ankaŭ por fari esperaĵojn (plektita laboraĵo kiel ŝnuro, mato, korbo ktp).
Homa uzo
redaktiKelkaj specioj de stipo estas ĝardene kulturataj kiel ornamaj herboj. Unu specio, alfo, havas signifon por paperfabrikado.