Stolberg (Rejnlando)

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Stolberg en la germana regiono Rejnlando. Ankaŭ ekzistas samnoma urbo Stolberg en la mezalta montaro Harco en centra Germanio, krome simile literumita komunumo Stahlberg en la iom pli suda federacia lando Rejnland-Palatinato.

Stolberg [ˈʃtɔlbɛʀk] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la urba regiono Aachen de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 56 455 loĝantojn sur areo de 98,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 573 loĝantoj/km². La komunumo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno. Ĝi apartenas al la juĝejodistrikto Eschweiler. Parto de la komunumo estas la loĝloko Breinigerberg.

Stolberg
Blazono
Stolberg (Rejnlando) (Germanio)
Stolberg (Rejnlando) (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto urba regiono Aachen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 02402, 02408 (Venwegen), 02409 (Werth/Gressenich/Schevenhütte)
Poŝtkodo 52222, 52223, 52224
Aŭtomobila kodo AC
Oficiala Municipokodo 05334032
Subdivido 17 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Ferdinand Gatzweiler
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rathausstraße 11–13
52222 Stolberg
Demografio
Loĝantaro 56455 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 46′ N, 6° 14′ O (mapo)50.7666666666676.2333333333333Koordinatoj: 50° 46′ N, 6° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 260 m
Areo 98,52 km²
Oficiala retejo https://www.stolberg.de/
vdr
La burgo de Stolberg
Monumento memoriganta pri nazia laborkampo.

Politiko redakti

La urba konsilio (germane Stadtrat) de Stolberg enhavas sep partiojn. Tiuj estas la Socialdemokratia Partio de Germanujo (SPD) kaj la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), kiuj kune formas la lokan registaron en koalicio; krome, en la konsilio sidas anoj de la Libera Demokrata Partio (FDP), La Verduloj (B’90/die Grünen), La Maldekstro (Die Linke), la ĝisradike dekstra Nacidemokrata partio de Germanio (NPD) kaj la Sendependa Grupo de Elektantoj (UWG).

Jen la nombro da seĝoj por ĉiu partio post la komunuma elekto de 2009 en la germana subŝtato Nordrejn-Vestfalio:[1]

+ SPD: 17
+ CDU: 16
+ FDP: 4
+ Bündnis 90/Die Grünen: 3
+ Die Linke: 2
+ UWG: 1
+ NPD: 1

Stolberg estas konata en ĝia regiono kiel ŝatata urbo de Nazioj. Post kiam la kvin-elcenta limigo estis aboliciata en 1999, t.e. kiam partioj ne plu devis gajni pli ol 5% por havi seĝon en la loka parlamento, la novnazia partio NPD ekis havi seĝon en la konsilio. Ĉiujare la nazioj demonstracias, kontraŭ kio fondiĝis la organizaĵo Stolberger Bündnis gegen Radikalismus - Für Demokratie und Solidarität, t.e. Alianco de Stolbergo kontraŭ radikalismo – por demokratio kaj solidareco. Tiun aliancon subtenas ĉiuj aliaj enkonsiliaj partioj krom UWG kaj NPD mem.[2] Kelkaj objektoj en Stolberg memorigas pri tiu batalo kontraŭ la ekstreme dekstra partio. Ekzemple, antaŭ la enirejo al la urbo, ŝildoj diras: “Stolberg ne havas sufiĉe da spaco por rasismo”, kaj la sama diraĵo troviĝas super la enirejo de la urbodomo, antaŭ kiu staris longan tempon “kupra arbo de tolereco”.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Stolberg havas sukcesan kaj malsukcesan flankon. Lokiĝante rekte en la proksimeco de Aachen, kiu estas multe pli bone konata kaj pli multe vizitata de turistoj, la burĝaj entreprenoj en Stolberg ne kapablas longe supervivi en la konkurenco kun la entreprenoj de Aachen. La administracio de Stolberg, kiu pruvas subteni la ekonomion per malsukcesaj projektoj kiel la konstruado de granda butiko ĉe la rando de la urbo. La urbaj ŝuldoj en 2013 malkreskis al 198,4 milionojn da eŭroj.[3]

Tamen, la industrio en Stolberg, precipe la metala fabrikado (i.a. zinko, flava kupro kaj plumbo), estas forta kaj havas longan tradicion, pro kiu Stolberg rajtas sin nomi “kupra urbo”. Ankaŭ la ĥemia kaj farmakologa industrioj ludas gravan rolon en la Stolberga ekonomio. Vastan konatecon akiris la primedikamenta firmao Grünenthal el Stolberg, bedaŭrinde pro skandalo koncerne pilolojn, kiuj kondukis al la kripligo de beboj dum ilia naskiĝo.

Demografio redakti

Kiel videblas en la jena tabelo, la loĝantaro de la urbo kreskis ekde almenaŭ 1939, nur malkreskinte inter 1972 kaj 1987.[4] La malkutime rapida kresko inter 1961 kaj 1972 rezultis el administracia restrukturigo (1972), laŭ kiu la teritorio de Stolberg disvastiĝis al la sud-oriento, pro kio ekde tiam oni enkalkulis antaŭe eksterurbajn civitanojn.

Jaro Loĝantoj
1939 29 511
1950 31 742
1961 37 462
1972 57 266
1987 55 747
2002 60 286

Partneraj urboj redakti

Stolberg havas la jenajn tri ĝemelurbojn:[5]

Krome ekzistas urba amikeco kun Grado, kiu situas en Italio.

Referencoj redakti

  1. Gerres, Jürgen: Sitzverteilung im Stadtrat. El: Stolberg. Kupferstadt im Aachener Land. Ligilo: http://www.stolberg.de/city_info/webaccessibility/index.cfm?region_id=75&waid=196&item_id=843984&oldrecord=0&oldmodul=37&olddesign=1059&oldkeyword=0&oldeps=20&oldaz=all&oldcat=0&fsize=1&contrast=0[rompita ligilo]. Vidita la 26-an de Novembro 2013.
  2. Stolberger Bündnis gegen Radikalismus: Stolberg gegen Neonazis. Ligilo: http://www.stolberger-buendnis.de/. Vidita la 26-an de Novembro 2013.
  3. Stadt Stolberg: Mastruma plano 2014, vol. 1, p. 77. Ligilo: http://www.stolberg.de/city_info/display/dokument/show.cfm?region_id=75&id=363826&design_id=1398&type_id=0&titletext=1[rompita ligilo]. Vidita la 26-an de Novembro 2013.
  4. Gerres, Jürgen: Zahlen, Daten & Fakten. El: Stolberg. Kupferstadt im Aachener Land. Ligilo: http://www.stolberg.de/city_info/webaccessibility/index.cfm?region_id=75&waid=196&item_id=843954&oldrecord=507&oldmodul=5&olddesign=0&oldkeyword=0&oldeps=20&oldaz=all&oldcat=0&fsize=1&contrast=0[rompita ligilo]. Vidita la 26-an de Novembro 2013.
  5. Gerres, J.: Zahlen, Daten & Fakten. Samloke.