Malfermi la ĉefan menuon
Evangelia kirko en Stotternheim
Urbodometo

Stotternheim estas ekde 1994 kvartalo de Erfurto, konservinte propran vilaĝan karakteron.

HistorioRedakti

Laŭlegende jam en 1964 certa Kunemund von Stotternheim estis farita kavaliro fare de imperiestro Oto la 1-a. La unua endokumenta mencio estas tamen nur de 1088.

En 1268 la sinjoroj de Stotternheim kverelis kun la urbo Erfurto: por puni ilin la erfurtanoj detruis incendie la burgon kaj malliberigis ties posedantojn. Liberigo faritis nur post kiam la posedoj paŝon post paŝo venis sub erfurtan kontrolon: tiam komenciĝis la kolekto de stotternheima tereno fare de erfurtanoj, kio kulminiĝis en 1470. La eksaj sinjoroj de Stotternheim siaflanke transloĝiĝis Erfurton. Hiob von Stotternheim estis eĉ la plej riĉa erfurtano, laŭdire. Li kaj aliaj membroj de la klano iĝis respektitaj burĝoj kaj konsiliantoj de la urbo, Otto von Stotternheim fariĝis eĉ rektoro de la Universitato de Erfurto - du fojojn. Ankaŭ Elias Birnstiel originas de tie ĉi.

Ekonomio, publikaj institucioj kaj moderniĝoRedakti

Ekonomian gravecon akiris la vilaĝo kiam ekis en la 1823-a jaro boradoj je roksaloj, kio finiĝis sukcese en 1828. Oni elminigas salakvon je salenteno de 28 %.

En 1847 oni konstruis la banloketon Louisenhall, kiu funkcias kiel kuracloketo ĝis la Dua mondmilito. Gastoj venis eĉ el Berlino. La en 1887 konstruita salejo Neuhall proksime de la stacidomo funkciis ankoraŭ ĝis 1950. Regiono ĉirkaŭ Louisenall estas nun naturprotektita zono pro la kresko de maloftantaj salplantoj.

Ekde 1990 fariĝis en la nordokcidento nova loĝeja zono Hinter der Mühle und den Höfen kaj nordoriente mikszono (loĝado + metiado) kun surfaco de ĉirkaŭ 14 ha.

Nuntempe estas en Stotternheim ĉirkaŭ 250 metioj registritaj. Krome ekzistas surloke vendejoj por nutraĵoj kaj drogvendejoj, ekster tio 3 dentistoj, 2 ĝeneralaj kuracistoj, 1 pediatro, 1 kirurgo/urologo, 1 apotekisto kaj 2 bestkuracistoj

Ĉe la baza lernejo kaj la negimnazia mezlernejo lernas ĉirkaŭ 440 gejunuloj; la en la 2001-a nove konstruita infanĝardeno zorgas pri ĉirkaŭ 100 infanoj. La junuloj renkontiĝas regule en la Porjunulara klubo kaj por olduloj estas ankaŭ apartaj ĉambroj en la urbodomo.

VidindaĵojRedakti

  • Evangelia Preghejo Sanktaj Petro kaj Paulo de 1704. La malfruromantika orgeno de 1902 estas el la ateliero de Walcker en Ludwigsburg, ĝi damaĝitis en 2002 dum ŝtormego kaj reekfunkciis post laborpostula restaŭrado en majo de 2009.[1]
  • Tombejo kun historiaj tomboŝtonoj kaj amastombo por 13 germanaj soldatoj falintaj en la 11-a de aprilo 1945.
  • Historia paroĥa domo
  • Katolika preĝejo Sankta Mario (de 1952)
  • Arkitekture interesega loghdomo de iama grandbienposedanto (ankoraŭ ne restaŭrita)
  • Luther-ŝtono
  • Roka kelo (germane: Felsenkeller): konstruita en 1837 por malvarmigi la trinkaĵojn antaŭ vendado; post la Unua mondmilito faritis surloke memorigloko kun krenelforma ĉirkaŭaĵo simila al burgeto
  • Zono ĉirkaŭ la iama solkuracfonto Louisenhall en la direkto de Nöda, de 1847.

SubnotojRedakti