Stralsund

Havenurbo apud la Balta maro en Meklenburgo-Antaŭpomerio

Stralsund [ŜTRA:Lzunt] estas historia havenurbo apud la Balta maro, fondita en la jaro 1234. Per Rügendamm (ponto konstruita en la jaro 1936) ĝi estas ligita kun la insulo Rügen. Ekde la 4-a de septembro 2011, ĝi estas la administra centro de la nova distrikto Antaŭpomerio-Rügen. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 59 205 loĝantojn.

Stralsund
Blazono
Stralsund (Germanio)
Stralsund (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Antaŭpomerio-Rügen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03831
Poŝtkodo 18435, 18437, 18439
Aŭtomobila kodo VR
Oficiala Municipokodo 13073088
NUTS DE805
Politiko
Urbestro Alexander Badrow (CDU)
Demografio
Loĝantaro 59205 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 19′ N, 13° 5′ O (mapo)54.30916666666713.081944444444Koordinatoj: 54° 19′ N, 13° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 13 m
Areo 38,97 km²
Oficiala retejo https://www.stralsund.de/
vdr
la historia urbodomo dumnokte
la urbokerno el birda perspektivo

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

La haveno de Stralsund

Vidindaĵoj redakti

Partneraj urboj redakti

Krome la urbo aktivas ene de la urba ligo „Nova Hanso“.

Esperanto en Stralsund redakti

En Stralsund interalie naskiĝis la german-kanada esperantisto Rüdiger Eichholz.

 
Panoramo

Eksteraj ligiloj redakti