Strata arto, urba arto urbanografio, estas esprimoj kiuj rilatas al la artaj manifestiĝoj en publika spaco. Principe temas pri movado subtera. Strata arto iom post iom evoluis kiel maniero fari arton en la publika spaco, plejofte eksterleĝe kaj anonime kaj tial kelkfoje efemera ĉar ne protektita de aŭtorrajtoj. Diversaj formoj de urba arto estas grafito, afiŝoj, videoprojekcioj ktp.

Grafitaĵo en Olinda, Brazilo.
Esperanta murpentraĵo en Teruel, Hispanio.
Esperanta murpentraĵo en Teruel, Hispanio.

Foje tiu arto ne celas enspezon, sed nur pliriĉigi la socikulturan vivon kaj la etoson de stratoj, placoj, parkoj ktp. Foje la artistoj petas monkompenson de preterpasantoj kiuj estu dankemaj pro la artaj kontribuoj. Tiukadre la vidaj artoj (pentraĵoj) similas al muziko, tio estas surstrataj muzikistoj plej ofte konsideras sian artan partoprenon kiel enspezofonton, plej ofte sian ĉefan enspezofonton. Foje la celo inkludas socipolitikajn nuancojn, kiel protesto pro vivkondiĉoj, ribelemo ktp. Foje junaj kvazaŭartistoj miksas la artisman intencon de murpentraĵoj kun simplaj subskriboj kiuj celas nur lasi ateston de ilia estado aŭ supozata gravo. Tia agado foje estas metata sur vagonoj aŭ aliaj veturiloj, tiele ke temas pri moviĝantaj artaĵoj aŭ kvazaŭartaĵoj.

Malofte, sed ja tio okazas, surstrataj artistoj, normale anonimaj kiel oni menciis, iĝas tutmonde konataj kiel ĉe Banksy. Foje urboj mem protaktas tiun arton kiu povas iĝi grava ingredienco de la turismaj allogaĵoj aŭ kulturaj interesaĵoj, kiel okazas en Bruselo (rilate al la belga skolo de bildstrio) aŭ Angulemo (rilate al Festivalo de Bildliteraturo). Foje tiu surstrataj murpentraĵoj celas trompaĵojn (trompe-l'œil) en grandaj interaj flankaj muroj aŭ fermitaj fenestroj mem ktp.

Unu el la plej popularaj landoj por strata arto kaj grafito estas Gambio kiu troveblas eĉ en foraj vilaĝetoj, apartenantaj al la projekto Wide Open Walls por kiu famaj artistoj venas al Gambio por pentri sur muroj.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti