Strato Nursultan Nazarbajev, Kazano

strato en Kazano, Rusio

Strato Nursultan Nazarbajev (ruse Улица Нурсултана Назарбаева, tatare Нурсолтан Назарбаев урамы) estas la ĉefa strato en la centro de Kazano, Tatario, Rusio. Limas ĝin la stratoj Tiĥomirnova (Тихомирнова) kaj Gabdulli Tukaja (Габдуллы Тукая). Ĝiaj poŝtaj kodoj estas 420049, 420059 kaj 420107.

Strato Nursultan Nazarbajev

La strato nomiĝas laŭ la unua prezidanto de Kazaĥio, Nursultan Nazarbajev.

Historio redakti

Ĝis la jaro 1927 la strato nomiĝis 3-a Transversa-Granda strato (ruse 3-я Поперечно-Большая, tatare 3 нче Аркылы Зур урам).

De 1927 ĝis 1949 kaj de 1988 ĝis 2015 ĝi nomiĝis Strato Esperanto (ruse Улица Эсперанто, tatare Эсперанто урамы). Ĝi estis la sola strato en Rusio nomita laŭ Esperanto. Ĝi ricevis la nomon pro iniciato de la Esperanto-klubo de la Laiŝeva Terkulturista Universitato, kiu troviĝis sur tiu ĉi strato.

En la periodo de 1949 ĝis 1988 ĝi nomiĝis Strato Ĵdanov, laŭ la politikisto Andrej Ĵdanov.

Sekve en la jaro 1988 oni redonis al ĝi ĝian antaŭan nomon pro iniciato de kazanaj esperantistoj.

Skandalo pri alinomigo en 2015 redakti

Per decido de la Plenumkomitato de la urbo Kazan la 26-an de junio 2015 la strato estis alinomita laŭ Nursultan Nazarbajev. Tiu ĉi decido tamen elvokis grandan malkontenton[1] kaj ĉe la loĝantoj de la strato mem, kaj ĉe esperantistoj en Rusio kaj en la tuta mondo.

Grandan atenton altiris la novaĵo pri tio[2], ke dum protesto kontraŭ la alinomigo la 3-an de julio 2015 oni arestis kvar homojn el la protesto.

Petskribo por nomi laŭ Nursultan Nazarbajev iun alian straton kaj lasi al ĉi tiu strato ĝian nomon havis ĉe la 29-an de julio 2015 pli ol 5300 subskribojn.[3]

Sed finfine la strato ne estis denove alinomita.

Referencoj redakti